Irisito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irisito estas inflamo de iriso. Ĝi malofte okazas sole; plej ofte la ciliaro partoprenas ankaŭ en tiu stato. ankaŭ la irisito ofte dependas de ĝenerala malsano de la organismo: sifiliso, reŭmatismo, blenoragio, podagro, tuberkulozo, akutaj infektaj malsanoj, diabeto ktp. Kelkfoje temas pri loka afekcio, kiu ŝuldiĝas al infekta dento, tonsilo, sinuso ktp., aŭ al traŭmato.

Ĉe irisito la iriso ŝveliĝas kaj montriĝas senbrila kaj iom senkolora. La pupilo, malgranda kaj grizeta, funkcias malrapide kaj prezentas neregulan formon kaŭze de la adheraĵoj de la iriso sur la kristalino. La enhavo de la antaŭkamero (spaco inter la korneo kaj la iriso), normale klara, malklariĝas pro eksudaĵo pusa aŭ fibrina aŭ sanga, kiu akumuliĝas en ĝia malsupra parto aŭ maldiafanigas la korneon. La enokula premo, pleje normala, po- vas pli- aŭ malplialtiĝi. Ĉirkaŭ la korneo vidiĝas ruĝeta zono de sanga kongesto.

La paciento plendas pri doloro, fotofobio, larmelfluo, malpliiĝo de la vidado kaj kelkfoje ĝenerala malbonfarto. La doloro ofte estas akrega, kvazaŭ neŭralgia, propagiĝas al la frunto kaj tempio, kaj pliakriĝas dumnokte. La sensiveco de la okulo kaj pli intensa malpliiĝo de la vidado indikas, ke la ciliaro ankaŭ inflamas.

La akuta irisito daŭras kelkajn semajnojn; la kronika, kelkajn monatojn. Kiam trafe traktita dekomence, ĝi evoluas favore: la eksudaĵo resorbiĝas kaj la iriso reakiras sian normalan staton, sen postesigno (aŭ tre malgranda) de la okazinta inflamo. Alie povas aperi gravaj komplikaĵoj kun partopreno en la inflamo de la najbaraj histoj: konjunktivo, korneo, ciliaro, koroido, vitreo, opta nervo kaj retino.

La sekvaĵoj konsistas ofte en adheraĵoj (algluiĝoj) de la iriso sur la kristalino, kio povas rezultigi diversgradan malpliiĝon de la vidado kaj eĉ blindecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]