Isoberlinio
El Vikipedio
(Alidirektita el Isoberlinia)
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Isoberlinia doka
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Isoberlinio ( Isoberlinia ) estas genro el la familio de fabacoj. Ĝi ampleksas kvin speciojn de arboj hejme en la pli varmegaj partoj de tropika Afriko. Ili estas grava konsistigaĵo de la mjombaroj. La folioj havas tri aŭ kvar duopajn folietojn kaj la arboj produktas dikajn guŝojn.
Lokaj malaviaj nomoj inkluzivas la sukvaan mutondo por Isoberlinia angolensis kaj la tumbukaan mbwerebwere por Isoberlinia stolzii.
Iuj specioj el tiu afrotropika genro estis transmetitaj al genro Julbernardia.
Specioj [redakti]
Isoberlinia angolensis
Isoberlinia dalzielii
Isoberlinia doka
Isoberlinia scheffleri
Isoberlinia stolzii
Vidu ankaŭ [redakti]
Bibliografio [redakti]
- angle Binns, Blodwen 1972 : Dictionary of Plant Names in Malawi. The Government Printer, Zomba, Malawi.
- angle Hutchinson, J. & Dalziel, J. M. 1958 : Flora of West Tropical Africa, Vol. 1, Part 2, Crown Agents for Oversea Govts. and Admins, London.
- angle Mabberley, D. J. 1987 : The Plant Book: A Portable Dictionary of the Higher Plants. Cambridge University Press', Cambridge. ISBN 0-521-34060-8.