István Weiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Weiser
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de januaro 1873(nun 1873-01-21)
en Hungario Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 8-an de julio 1957
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo food chemist • universitata instruisto
vdr

István Weiser, laŭ hungarlingve kutima nomordo Weiser István estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto.

István Weiser[1] naskiĝis la 21-an de januaro 1873 en Liptószentmiklós (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 8-an de julio 1957 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Weiser devenis el juda familio. Li studis kemion en Teknikuniversitato József kaj en simila universitato en Munkeno, post la kemia diplomo li akiris filozofian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1895, pli poste li estis asistanto apud Ferenc Tangl en la Veterinara Akademio. Ekde 1897 li laboris en la ĵus fondita eksperimenta stacio pri furaĝoj, inter 1917-1934 li estis ties gvidanto. Inter 1904 kaj 1938 li instruis en la altlernejo (iama akademio) kaj en la reĝa universitato. En 1934 li pensiuliĝis, en 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis la titolon ekonomia ĉefkonsilisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérletes vizsgálatok a takarmányok chemiai összetételéről és tápláló értékéről (1902; 1905; 1908)
  • Melassze-etetés lovakkal (kunaŭtoro, 1906)
  • A szarvasmarha hizlalása Kellner keményitőérték elmélete alapján (1909)
  • A melasse mint takarmány (1913, ankaŭ germane)
  • A méz és viasz kémiája és biológiája (1925)
  • Takarmányozástan (1952)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.