János Böckh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

BÖCKH János (20-an de oktobro, 1840, Pest (urbo)10-an de majo 1909, Budapeŝto) estis hungara geologo kaj mineja inĝeniero, koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio (1876).

Li estis patro de geologo Hugó Böckh. Li diplomiĝis en la Minada Akademio de Selmecbánya, en 1862. János Böckh laboris ekde 1864 en la viena geologia instituto, poste en minada departemento de la viena financa ministerio.

Böckh laboris ekde 1867 en la peŝta financa ministerio, ekde 1869 kiel geologo en la Geografia Instituto. Li estis ekde 1872 ĉefgeologo, inter 1882 kaj 1908 direktoro de la Geologia Instituto. Dum lia afergvidado estis konstruata la nova sidejo de la instituto, en kiu trovis lokon eĉ la Geologia Instituto.

Li estis vicprezidanto de la Hungara Geologia Asocio (1889) kaj prezidanto de tiu (1895-1901).

Je lia iniciato komenciĝis naftoesploro en Hungario. Li ankaŭ gravas en tereno de la geologia nivelmezurado kaj mapado. Li ricevis unuafoje la memormedalon József Szabó [jo:ĵef sabo:] pro publikaĵoj pri la naftotrovejo ĉe Máramaros.

Li estas verkisto de multaj gravaj geologiaj fakverkoj. Tiuj aperis en fakeldonxajoj de la Geologia Instituto kaj la Geologia Asocio. Li esploris ĉefe la geologiajn kaj paleontolgiajn rilatojn en la hungaraj montaroj Bükk, suda Bakony kaj Mecsek.

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A geológia fejlődésének rövid története Magyarországon 1774-1896 (Földtani Közl. 1897)
  • A magyar királyi Földtani Intézet és ennek kiállítási tárgyai (Bp., 1896)
  • A magyar korona országainak területén művelésben és feltárófélben levő ásványok előfordulási helye (Bp., 1899)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szontagh Tamás: Böckh János élete és munkálkodása (Földtani Közl., 1910)
  • Schafarzik Ferenc: Böckh János levelező tag emlékezete (MTA Emlékbeszédek, Bp., 1911).