János Mathiász

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Mathiász [jAnoŝ matiAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mathiász János estis hungara oficisto, vinfaristo, vitisto.

János Mathiász
Busto pri János Mathiász

János Mathiász [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1838 en Hungara reĝlando en Ádámfölde (nuntempa Mošurov en Slovakio), li mortis la 3-an de decembro 1921 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Mathiász akiris diplomon en Reĝa Jura Akademio (Kassa) en 1860. Post siaj studoj li laboris 2 jardekojn en la departementa administrado. En 1866 li kreis kolektaĵon pri vitoj (1600 specioj) en sia bieneto, kiun li kultivis libertempe. Lia vito atingis la unuan lokon en mondekspozicio en Vieno en 1873. Li aĝis 42, kiam li forlasis la oficialan laboron kaj li laboris plu kiel vitisto kaj vinisto. Li plej ofte okupiĝis pri vinberoj en regionoj de Tokaj kaj Kecskemét. En la 1880-aj jaroj dufoje okazis epidemioj pri vitoj ĉe Tokaj, li multe agis kontraŭ la epidemioj. Li ŝatis krei novajn speciojn pri vinberoj. Resume li kreis 3700 speciojn, el tio 60 estas uzata ankaŭ nun. Eksterlande liaj specioj aperis en Kalifornio, a Krimo, Izraelo, Sud-Koreio kaj Sud-Afriko. Li kreis tiun viton, kiu maturiĝas la plej frue. La ŝtato aĉetis lian bienon ĉe Kecskemét en 1926. Li havis edzinon, pri kiu li nomumis novan vinberon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]