József Chudy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Chudy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1753 (1753-06-14)
en Bratislavo
Morto 4-an de marto 1813 (1813-03-04) (59-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigentoinventisto
vdr


József Chudy [1] ([jOĵef ĥudi?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Chudy József; naskiĝis la 14-an de junio 1753 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 4-an de marto 1813 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri junaĝo de József Chudy plene mankas informoj. Li estis dirigento en sia naskiĝurbo en la germanlingva teatrejo inter 1785-1787, poste en Buda alterne en la germana kaj hungara teatrejoj. Inter 1790–1794 li estis komponisto de la unua hungara teatra trupo en urbo Pest, kiun László Kelemen (aktoro) gvidis. Post fino de la hungara teatro li denove revenis al la germana teatro. Chudy komponis la unuan hungaran operon (komprenu: muzika teatraĵo), kiu estis prezentita en 1793 kun furora sukceso. Li mem estis ankaŭ la dirigento. Li okupiĝis ankaŭ pri la optika telegrafo. Li kreis ĉenon el domoj kun 10 fenestroj en 1787. Li kreis kodon por la fenestroj (lumaj kaj mallumaj fenestroj). En la fruaj 1790-aj jaroj eĉ la prusa reĝo vidis la inventaĵon, tamen neniu uzo okazis. Li komponis operon pri la inventaĵo: Der Telegraph oder die Fernschreibmaschine prezentitajn en 1796 en urboj Buda kaj Pest. Li kreis similan akustikan telegrafon, tie 2 drumoj aŭ 2 sonoriloj faris la kodojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Lia unua prezentita opero iĝis tago de la "hungara opero". En 1969 sen muziko ĝi estis prezentita en Szentendre (ĉar la muziknotoj perdiĝis). En 2003 oni komponis pli novan operon laŭ la origina teksto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]