Jan Šprincl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Šprincl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1917 (1917-09-01)
en Bohumín
Morto 5-an de novembro 1989 (1989-11-05) (72-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥagrekalatina
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato
Okupo
Okupo verkisto • filologo • tradukisto
vdr

Jan ŠPRINCL (naskiĝis la 1-an de septembro 1917 en Pudlov apud Bohumín, distrikto Karviná – mortis la 5-an de novembro 1989 en Brno) estis ĉeĥa filologo, tradukisto el la greka kaj latina kaj el la ĉeĥa en la latinan, poeto, bibliotekisto.

Gimnazion li komencis studi en Místek, sed finis en Brno 1936 kaj samjere li komencis studi ĉe filozofia fakultato de Masaryk-universitato en Brno. En 1939 la studadon interrompis la 2-a mondmilito kaj fermo de ĉiuj ĉeĥaj altlernejoj. Li iĝis helpa instruisto de lingvoj (germana, latino, angla, franca) ĉe gimnazio en Uherské Hradiště, sed nur en 1940, poste li onidire laboris ĉe iu lignokomerca firmao. Post la milito li daŭrigis studadon kaj samtempe helpis instrui ĉe gimnazio en Svitavy, en decembro 1946 li ricevas diplomon pri kapablo instrui.

Reformo de lerneja sistemo en 1948 nuligis gimnaziojn kaj Jan Šprincl en aŭgusto 1949 estis sendita al mezlernejo en Vítějeves. En marto 1950 li sukcese submetiĝis al speciala profesora ekzameno kaj transiris al mezlernejo en Březová nad Svitavou. En septembro 1952 oni lin transigis al Universitata Biblioteko en Brno, de kiu li iris en 1967 al biblioteko de la Medicina fakultato. Ekde 1973 ĝis 1981 li laboris parte ĉe katedro de antikva kulturo de Filozofia fakultato ĉe Universitato de Jan Evangelista Purkyně (pli frue kaj nun denove Masaryk- universitato) kiel memstara faka laborulo-specialisto kaj samtempe li parte laboris en biblioteko de Medicina Faltato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Básnické obrazy u Platona (Poeziaj metaforoj ĉe Platono, 1951),
  • Kratkij spravočnik (1962),
  • Vývoj českého překladu z antické literatury (Evoluo de ĉeĥa traduko el la antikva literaturo, 1979).
  • K překladu českých veršů do latiny: o prozodii přízvučně-časoměrné v latině (Pri tradukado de ĉeĥaj versoj en la latinan: pri akcenta-kvanta prozodio en latino, 1972).

Tradukoj el la greka en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Aristofano: Oblaky (Nuboj, 1954 kaj 1996)
  • Pindaro: Olympijské zpěvy (Olimpiaj kantoj, 2002).

Tradukoj el la latina en la ĉeĥan[redakti | redakti fonton]

  • Plautus: Komedie o hrnci (Komedio pri poto, en: Amfytrion a jiné komedie, Praha 1978)

Tradukoj en la latinan[redakti | redakti fonton]

Muzikigitaj versoj[redakti | redakti fonton]

  • Zdeněk Zouhar: Půlnoční vánoční mše na verše J. Šprincla pro sóla, sbor, orchestr a varhany (Noktomeza Kristnaska meso laŭ versoj de J. Šprincl por soluloj, koruso, orkestro kaj orgeno,1957).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkivo de Masaryk-universitato en Brno
  • Moravia landa arkivo (fondaĵo G 212: “Ceteraj kaj prnsiaj fondaĵoj“, dosieroj 41878 kaj 41884)
  • Datumbazo de Nacia Biblioteko de Ĉeĥa Respubliko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]