Jan Kubelík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jan Kubelík
Jan Kubelík
ĉeĥa violonisto
Naskiĝo 5-a de julio 1880
en Prago, Ĉeĥio
Morto 5-a de decembro 1940
en Orlové, Slovakio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Jan Kubelík (naskiĝis la 5-an de julio 1880 en Prago - mortis la 5-an de decembro1940 en Orlové (Slovakio) estas ĉeĥa violonisto kaj komponisto, patro de Rafael Kubelík.

La violonludon li lernis komence de sia patro, en 1892-1898 en la praga konservatorio (violonon ĉe Otakar Ševčík, komponado ĉe Josef Bohuslav Foerster kaj aliaj). Ekde 1900 li koncertis kun grandaj sukcesoj en la tuta mondo - krom Eŭropo en Turkio, Palestino,Hindio, Ĉinio, Japanio, Novzelando; ekzemple Norda, Meza kaj Suda Ameriko li koncertis naŭfoje. En 1928 kiel la unua ĉeĥa muzikisto li oficiale ludis en Sovetunio.

Dum sia vivo li ludis entute 5 mil koncertojn antaŭ proksimume 6 milionoj da aŭskultantoj. Li koncentriĝis precipe pri famaj verkoj de violonliteraturo, speciale el la epoko de romantismo.Liaj muzikpartneroj estis ekz. mondfama operetkomponisto Rudolf Friml kaj lia filo Rafael Kubelík.

Li estas aŭtoro de violonkoncertoj kaj kadencoj al violonkoncertoj de Mozart, Beethoven, Brahms, Paganini k.a. Famiĝis ankaŭ lia rearanĝo de Poem de Zdeněk Fibich.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]