Janwillem van de Wetering

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janwillem van de Wetering
Persona informo
Janwillem van de Wetering
Naskiĝo 12-an de marto 1931 (1931-03-12)
en Roterdamo
Morto 4-an de julio 2008 (2008-07-04) (77-jaraĝa)
en Blue Hill
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio budhismo vd
Lingvoj anglanederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUsono vd
Alma mater Nyenrode Business University vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistolingvistoskulptisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1950–2008 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Janwillem Lincoln van de WETERING (la 12an‏ de februaro 1931 en Roterdamo, Nederlando - la 4an de julio 2008, Blue Hill, Majno) estis nederland-usona verkisto, iama bikŝuo, komercisto, kaj policisto en Amsterdamo. En 1984 li gajnis la premion por polica fikcio en Francio.

Liaj verkado baziĝas sur liaj vivtravivaĵoj ĉe ses kontinentoj. Tri el liaj verkaĵoj estis adaptitaj en filmojn kaj multaj el liaj aliaj rakontoj en televidajn kaj radioprogramojn en Usono, Germanio kaj Nederlando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Janwillem van de Wetering famiĝis ĉefe dank' al du serioj kiujn li kreis: Amsterdamaj policistoj (Grijpstra and de Gier), kiuj malfrue en iliaj kariero fariĝis privataj detektivoj, kaj pri trilogio de Zen-Budhismo. Li verkis ĉiun rakonton dufoje, en la angla kaj en la nederlanda, en versioj adaptitaj al la leganta publiko en ĉiu lando. Li ankaŭ verkis biografion de la verkisto, la nederlanda ĉinologo kaj diplomato d-ro Robert van Gulik, kvin infanlibrojn kaj multajn artikolojn kaj novelojn.

Ĉiuj liaj verkaĵoj kaj rakontoj (eĉ tiuj kiuj ne estis publikigitaj en la originala lingvo) estis tradukitaj en la germanan. Liaj verkaĵoj ankaŭ estas tradukitaj en ĉirkaŭ 20 aliajn lingvojn. En la jaroj 2004-2006, serio kun liaj rakontoj estis elsendita en la Luksemburga kanalo en la nederlanda (RTL4). Pro la longo de la serio, novaj rakontoj bazitaj sur la roluloj de van de Wetering estis verkitaj fare de aliaj verkintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]