Jenő Szendrői

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Szendrői
Persona informo
Naskonomo Straubert Jenő
Naskiĝo 13-an de februaro 1913 (1913-02-13)
en Makó
Morto 20-an de majo 2000 (2000-05-20) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Jenő Szendrői [jenO sendrOi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szendrői Jenő estis hungara arkitekto, statikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Straubert.

Jenő Straubert[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1913 en Makó, li mortis la 20-an de majo 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Szendrői maturiĝis en Szeged, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1935. Liaj plej gravaj instruistoj estis Iván Kotsis kaj Pál Csonka. Li plustudis en simila universitato en Vieno (1935-1937) de de:Siegfried Theiss. Hejmenveninta li laboris 2 jarojn en pluraj atelieroj, poste li memstariĝis en 1939. Dum la socialismo li povis labori nur en ŝtataj entreprenoj. Inter 1949 kaj 1971 li estis ĉefinĝeniero, poste ĝis 1978 li estis katedrestro en la teknikuniversitato. Li mortis en Budapeŝto sed estis entombigita en Csobánka. Li ricevis premion Kossuth en 1963, inter 1955-1997 ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • oficejo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1942)
  • aerodromo en Kolozsvár (tiam en Hungario)
  • loĝdomoj en Budapeŝto kaj Szeged
  • kuracejo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1949)
  • ministerio pri defendo (kunarkitekto, 1949-1950)
  • fabriko (kunarkitekto, 1962)
  • instituto en Budapeŝto
  • naĝejo en Budapeŝto (kunarkitekto, 1976)
  • haveno en Badacsony (kiel statikisto, 1996)
  • familiaj domoj en Csobánka

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az ipari épülettervezés fejlődése 1951-ben (1952)
  • Magyar építészet 1945–1955 (kunaŭtoro)
  • Ipari építészetünk (1965)
  • Magyar építészet 1945–1970 (kunaŭtoro, 1972)
  • Ipari épülettervezés (studenta lernolibro, 1972)
  • Neue Architectur in Ungarn 1945–1970 (1978)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • premio Szendrői fondita en 2005

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]