Joachim a Burck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joachim a Burck (naskiĝinta en 1546 je Burg; mortinta la 24-an de majo 1610 en Mühlhausen; ankaŭ: Joachim von Burgk, verdire Joachim Moller) estis germana komponisto.

Vivo

Burck ricevis sian muzikan edukadon supozeble en Magdeburgo. Li aliĝis la 11-an de aprilo 1561 al la universitato je Wittenberg kaj fariĝis en 1563 kantoro ĉe la latinlernejo kaj en 1566 orgenisto ĉe la preĝejo Divi Blasii en Mühlhausen. En la libera regna urbo li fondis la elstaran muzikan kulturon, kiu estas interligita kun la nomoj Johann Rudolph Ahle, Johann Eccard, Johann Georg Ahle kaj Johann Sebastian Bach. Krom tio li laboris kiel kronikisto kaj publika notario. En 1583 li estis nomumata senatoro, kaj post lia morto la konsilantaro decidis publikigi lian kompletan verkaron.

Verkaro

Burck validas kiel pioniro de la evangela eklezia muziko de la 17-a jarcento. Krom latinaj komponaĵoj kiel motetoj, odoj, liturgioj de la horoj, himnoj kaj unu pasiono estas precipe nomendaj liaj germanlingvaj verkoj: unu Johano-Pasiono, en kiu li kiel unua trakomponis la germanan pasionan tekston plurvoĉa, unu pasiono pri kvarevangelia kunmetaĵo same kiel tridek religiaj kantoj pri la festotagoj de la jaro kaj germanaj kristanaj kantetoj. Johann Sebastian Bach uzis lian ĥoralon Es steh'n vor Gottes Throne en BWV 309.

Literaturo

Ligoj eksteren