Johana de Anglio (Reĝino de Sicilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johana de Anglio kaj Rikardo la 1-a salutas Filipon la 2-an de Francio

Johana de Anglio (n. oktobron 1165, m. la 4-an de septembro 1199) estis filino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonora de Akvitanio, kaj edzino de Vilhelmo la 2-a (Sicilio).

Reĝino de Sicilio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en la kastelo de Angers, Anĵuo kaj pasis sian junecon ĉe la patrinaj kortegoj ĉe Winchester kaj Poitiers. En 1176 Vilhelmo la 2-a de Sicilio sendis amabasadorojn al la angla kortego por peti ke li edziĝus al Johana. Ili formale fianĉiĝis la 20-an de majo. La 27-an de aŭgusto Johana ekvojaĝis al Sicilio, eskortata de Johano de Oksfordo (episkopo de Norwich) kaj sia onklo Hamelin de Warenne (5-a Grafo de Surrey). Reprezentantoj de la sicilia reĝo renkontis ŝin en ĉeftera Eŭropo kaj, post danĝera velado, ŝi atingis Sicilion. Tie, la 13-an de februaro 1177, en la katedralo de Palermo okazis la geedziĝo kaj ŝia kronado kiel reĝino de Sicilio.

Johana kaj Vilhelmo havis nur unu infanon, Bohemond, kiu mortis infane.

Malliberiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto en 1189 de ŝia edzo, la nova reĝo Tankredo malliberigis ŝin. La sekvantan jaron ŝia frato Rikardo la 1-a (Anglio) alvenis al Sicilio kun krucmilita armeo kaj postulis ŝian liberiĝon, kune kun ŝia tuta doto. Tankredo rifuzis kaj Rikardo kaptis monaĥejon kaj kastelon en Sicilio kaj Mesinon. Fine en marto 1191 estis akordo inter Tankredo kaj Rikardo kaj Johana liberiĝis.

Johana kaj Berengaria de Navaro[redakti | redakti fonton]

La saman monaton Eleonora de Akvitanio alvenis al Mesino kun Berengaria de Navaro, kiu estis fianĉiĝita al Rikardo. Eleanora reiris al Anglio, petante Johanan prizorgi Berengarian. Ĉar estis Karesmo, ne ablis okazigi la geedziĝon. Rikardo kaj la angla armeo ekvelis; ankaŭ Johana kaj Berengaria: sed tempesto disigis la ŝipojn. Rikardo atingis Kreton sed Johana kaj Berengaria grundiĝis proksima al Kiprio. La tirana reganto de Ciprio, Isaako Komnenos, estis kaptonta ilin kiam suibite aperis la ŝipoj de Rikardo. La princinoj saviĝis, sed Isaako Komnenos kaptis la trezoron de Rikardo. Tiu persekutis kaj kaptis lin, ĵetis lin en kelkarceron, kaj edziĝis al Berengaria en Limasolo. Johana kaj Berengaria pluvojaĝis al Akko.

Edziĝ-proponoj[redakti | redakti fonton]

Johana estis la plej favorata filino de Rikardo, sed malgraŭ tio li uzis ŝin por politikaj celoj. Li eĉ sugestis ke ŝi edziĝus al Al-Adil la 1-a, frato de sia kontraŭulo Saladino, kaj ke ili kune reĝus Jerusalemon: tamen Johana rifuzis edziĝi al islamano kaj Al-Adil same rifuzis edziĝi al kristanino. Filipo la 2-a (Francio) ŝajne proponis geedziĝon, sed ankaŭ tiu propono kolapsis, eble pro tro da parenceco: Ludoviko la 7-a (Francio), la patro de Filipo, estis la unua edzo de la patrino de Johana.

Grafino de Tuluzo[redakti | redakti fonton]

Fine en oktobro 1196 Johana edziĝis al Rajmondo la 6-a (Tuluzo). La doto estis Quercy kaj Agenais en sudokcidenta Francio. Tamen Rajmondo mistraktis ŝin kaj ŝi teruriĝis de liaj kavaliroj. Ŝi naskis Rajmondon la 7-an kaj filinon kiu mortis infane. En 1199, dum ŝi denove gravedis, Johana devis kontraŭi ribelon de la lordoj de Saint-Félix-Lauragais kaj aliaj nobeloj. Dum sieĝo de ilia kastelo ŝi estis minacata de perfido sed eskapis. Ŝi iris norden, esperante ĝui la protekton de Rikardo la 1-a, sed trovis tiun mortintan ĉe Châlus. Ŝi plufuĝis al la kortego ĉe Rouen de ŝia patrino.

Morto[redakti | redakti fonton]

Ŝi petis permeson eniri Abatejon Fontevraud. Kvankam ŝi gravedis, oni konsentis. Ŝi mortis dum akuŝo, kaj la bebo, Rikardo, mem mortis tuj post rapida bapto. Ŝi entombiĝis en la abatejo. Apud ŝi, en 1249 entombiĝis ŝia filo Rajmondo la 7-a.