Johann Caspar Vogler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Caspar Vogler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1696 (1696-05-23)
en Arnstadt
Morto 3-an de junio 1763 (1763-06-03) (67-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Johann Caspar VOGLER (naskiĝinta la 2-an de junio 1696 en Hausen, mortinta la 1-an de junio 1763 en Vajmaro) estis germana orgenisto kaj komponisto estante disĉiplo ege talentita de Johann Sebastian Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vogler ekde 1706 estis lernanto de Bach kiu deĵoris tiam en Arnstadt. Sekvis instruadoj ĉe Philipp Heinrich Erlebach kaj la kortega orgenisto Nicolaus Vetter en Rudolstadt. Inter 1710 kaj 1715 Vogler denove ekdisĉiplis ĉe Bach, nun en Vajmaro. Tiam li kopiis la du orgenlibrojn (livres d’orgue) de Jacques Boyvin. En 1715 li dungitis kiel orgenisto en Stadtilm kaj en la 19.5.1721 li iĝis dua posteulo de Bach kortegorgenistece en Vajmaro. En 1729 li kandidatis je servoj por la Preĝejo Sankta Nikolao (Lepsiko) sed malpreferitis kontraŭ alia bach-ano, Johann Schneider. Laŭ protokolo de la konsilantaro de la 24.12.1729 kritiktis lia tro rapida orgenludado. Kroma kandidateco por la Petro-kirko en Görlitz ankaŭ malsukcesis. Sukceso estis tamen en la jaro 1735-a por posteno en Hanovro ĉe la Georgo-kaj-Jakobo-kirko. Tamen duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) rifuzis malfaron de la dungokontrakto kun Vogler nomumante lin vicurbestro kaj du jarojn pli poste urbestro de Vajmaro. En 1733 la geografo kaj universala sciencisto Johann Gottfried Gregorii taksis Vogler kune kun Bach kaj aliajn disĉiplojn de Bach unu el la plej kapablaj germanaj orgenistoj.[1] Vogler restis ĝismorte en Vajmaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La vogler-a pasiono laŭ Marko malaperis kiel aliaj muzikaĵoj kies nomojn oni konas el notoj el katalogoj de la 18-a jarcento (de plurvoĉa eklezia muziko). Ja konserviĝis kvar ĥoralaj prilaboraĵoj kaj alia verko por orgeno:

  • Jesu Leiden Pein und Tod BWV Anh. 57
  • O Haupt voll Blut und Wunden
  • Schmücke dich, o liebe Seele
  • Mach’s mit mir, Gott, nach deiner Güt

kaj

  • Praeludium und Fuge in C-Dur (Pro Organo pleno)

La du unuaj transdonitis manuskripte dume la du lastaj presitaj legeblas ĉe Vermischte musicalische Choral-Gedancken (Weimar, 1737). Koncerne la esprimemon kaj la improvizajn interludojn oni sentas similecon al la fruaj verkoj de Bach; laŭ Gerber per tio evidentiĝis la plej granda orgenmajstro instruita de Bach.[2]

Vogler estis kopiisto de kelkaj bach-aĵoj kaj komence fare de la bach-fakuloj nomitis enliste Anonymus 18. Ege altvaloras por la praktika realiginterpreto la en la kopioj enhavantaj fingrouzaj priskriboj, ekz. de Präludium und Fughetta in C-Dur (BWV 870a).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Melissantes: Gemüths vergnügendes Historisches Hand-Buch für Bürger und Bauern, Leipzig kaj Frankfurt 1744, p. 756/757
  2. [...] als größten Meister auf der Orgel, den er gebildet hat, laŭ: Ernst Ludwig Gerber: Historisch-Biographisches Lexicon der Tonkünstler. Band 2. Breitkopf, Leipzig 1792

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clemens Harasim: Vogler, Johann Caspar. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart (MGG), Personenteil, Band 17. 2. Auflage. Bärenreiter, Kassel 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]