Johann Heinrich Jung-Stilling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Jung-Stilling
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1740 (1740-09-12)
en Hilchenbach
Morto 2-an de aprilo 1817 (1817-04-02) (76-jaraĝa)
en Karlsruhe
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Profesio
Alia nomo Stilling • Heinrich Stilling vd
Okupo ekonomikistobestokuracisto • kuracisto-verkisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • kirurgo • verkisto vd
Aktiva en HeidelbergMarburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jung-Stilling-monumento kun puto en Hilchenbach

Johann Heinrich JUNG-STILLING (naskiĝinta la 12-an de septembro 1740 en Hilchenbach-Grund, mortinta la 2-an de aprilo 1817 en Karlsruhe) estis germana verkisto kaj kuracisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pasiginte la junulajn jarojn en pietismo-rondoj li estis karbisto kaj tajloristo antaŭ ekstudado de medicino ĉe la Universitato de Strasburgo. La necesajn konojn li estis lerniginta mem al si tiel ke intertempe li ankaŭ povis labori kiel privata instruisto.

En Strasburgo li konatiĝis i.a. kun Johann Wolfgang von Goethe. Post deĵoro kuracista en Elberfeld kaj famiĝinte per sukcesaj katarakto-operacioj li dungitis en 1778 ĉe la Ĉambra lernejo en Kaiserslautern. Poste kune kun la instituto li translokiĝis el Hejdelbergo estante profesoro pri agrikulturo. En 1787 li vokitis profesoro pri ekonomio kaj financsciencoj je Marburg revenonte en 1804 Hejdelbergon kiel orda profesoro pri politika scienco; la lastan vivotempon li pasigis kiel badena sekreta konsilisto en Karlsruhe.

Kariero verkista[redakti | redakti fonton]

La verkisten karieron li malfermis per romanoj, kie respeguliĝas la mondokoncepto de pietismo kaj rakontatas tiu tre speciala vivoformo. Inter ili nombriĝas »Geschichte Florentins von Fahlendorn« (Mannheim 1781–83, 3 volumoj); »Geshhichte des Herrn von Morgenthau« (Berlino 1779, 2 volumoj); »Theobald, oder die Schwärmer« (Lepsiko 1784–85, 2 volumoj). Enhave pli riĉa estas lia membiografio kiu legeblas en serio kvazaŭ je »Heinrich Stillings Jugend« (Berlino 1777), »Heinrich Stillings Jünglingsjahre« (Berlino 1778), »Heinrich Stillings Wanderschaft« (Berlino 1778), »Heinrich Stillings häusliches Leben« (Berlino 1789) kaj »Heinrich Stillings Lehrjahre« (Berlino 1804). Riĉeco observa kaj emociega rakonto substrekas la valoron de la lasta verko kiu reaperis sub la titolo »Heinrich Stillings Leben, eine wahre Geschichte« (Berlino 1806, 5 volumoj). La finon liveris per »Heinrich Stillings Alter« (Heidelberg 1817) lia nepo Schwarz.

Famigis lin pli la multo da pietismaj kaj mistikaj skribitaĵoj, ekz. »Das Heimweh« (Marburg 1794–97, 4 volumoj), »Szenen aus dem Geisterreich« (Frankfurto 1797–1801), »Theorie der Geisterkunde« (Frankfurto 1808) kaj »Apologie der Theorie der Geisterkunde« (Frankfurto 1809) kie la interrilato de fantomoj kun la monduloj kreditis esti fakto; la tuton la aŭtoro eksplikas teologie-mistike. La multo da atakoj al tiaj verkoj ĉagrenigis la lastajn jarojn de Jung-Stilling. Liaj lastaj verkoj »Erzählungen« (Frankfurto 1814–15) kaj la de Schwarz eldonita antologio »Gedichte« (Frankfurto 1821) tute malgravas. Ĉarme kaj sprite karakterizis la amikon Jung en la verko »Dichtung und Wahrheit« Goethe. La unua kompleta verkareldono aperis inter 1843-44 en Stuttgart.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 10. Leipzig 1907, p. 366 (tie ĉi interrete).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]