John Broughton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

John BROUGHTON estas aŭstralia astronomo. Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris 1119 asteroidojn[1] inter 1997 kaj 2008, elde la Observatorio de Reedy Creek en Ora Marbordo (Kvinslando, Aŭstralio).

Malkovroj kaj esploroj[redakti | redakti fonton]

La 11-an de aprilo 2004, Broughton malkovris la apud-teran objekton (186844) 2004 GA1 : tiu estis rigardita kiel la unua malkovro, fare de amatora astronomo, de granda potence danĝera objekto.

Li malkovris du kometojn : P/2005 T5 (Broughton) la 7-an de oktobro 2005,[2] kaj C/2006 OF2 (Broughton), la 17-an de julio 2006.[3]

Li kreis du programarojn, " ScanTracker" kaj "ScanAlyser", kiuj utilas por mezuri la altempigon kaj la daŭron de la kaŝado de steloj fare de asteroidoj.[4]

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Broughton estis unu el kvin astronomoj kiuj gajnis la "Gene Shoemaker Near-Earth Object Grants" [5] (Subvencio Gene Shoemaker pri la Apud-Teraj Objektoj) de la Planeda Societo. La mono estis uzita por aĉeti fotilon kun CCD.

La asteroido 24105 Broughton[6] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Comète P/2005 T5 (Broughton) (france)
  3. Comète C/2006 OF2 (Broughton) (france)
  4. Drift-Scan Timing of Asteroid Occultation (angle)
  5. La recevintoj de la subvencio Gene Shoemaker NEA 2002 (angle)
  6. JPL Small-Body Database Browser : 24105 Broughton (1999 VE10) (angle)