John Lennon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Lennon
Bazaj informoj
Naskonomo John Winston Lennon
Naskiĝo 9-an de oktobro 1940 (1940-10-09)
en Liverpool Maternity Hospital
Morto 8-an de decembro 1980 (1980-12-08) (40-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Edz(in)o Cynthia Powell • Yoko Ono
Deveno Ŝablono:Flagicon Liverpool, Anglio
Ĝenroj Rok-muziko, Popmuziko, Eksperimenta muziko
Profesio kantisto, komponisto, muzikisto, verkisto, pentristo, pac-aktivisto
Instrumentoj Gitaro, Harmoniko, Piano, Orgeno, Melotrono, Harmoniumo
Aktivaj jaroj 19571975, 1980
Eldoninto Parlophone, Capitol, Apple, Vee-Jay, EMI, Geffen
Parencaj
temoj
The Beatles
Plastic Ono Band
The Dirty Mac
Yoko Ono, Sean Lennon
Julian Lennon
Retejo JohnLennon.com
Signifa instrumento
Rickenbacker 325, Epiphone Casino, Gibson J-160E, Les Paul Junior
vdr

John Winston LENNON [Ĝon Lenon]-(Prononco Esperanto) (naskiĝis la 9-an de oktobro, 1940, mortis la 8-an de decembro, 1980) estis brita muzikisto kaj komponisto.

John Lennon naskiĝis en Liverpool. En la aĝo de 15 jaroj li decidis fariĝi rok-muzikisto, same kiel Elvis Presley, kiun li admiris.

En la jaro 1957 li kune kun Paul McCartney fondis sian unuan muzikgrupon: The Quarrymen. Poste aliĝis George Harrison kaj en 1962 Ringo Starr. El ili formiĝis la grupo Beatles. Per siaj kantoj John Lennon esence kontribuis al la tutmonda sukceso de la Beatles.

En la jaro 1970 la Beatles disiĝis. Samjare John Lennon kune kun sia japandevena edzino Yoko Ono fondis la grupon Plastic Ono Band.

Ankaŭ kiel solisto li furoris. Li komponis aron da kantoj, ofte kun politika mesaĝo kontraŭ la milito.

La 8-an de decembro 1980 John Lennon fariĝis viktimo de atenco: Li estis mortpafita de mense malsana viro (Mark David Chapman) antaŭ sia domo en Novjorko.

Listo de kantoj

  • Give Peace a Chance(1969)
  • Cold Turkey(1969)
  • Instant Karma(1970)
  • Mother(1970)
  • Power to the People(1971)
  • Happy Xmas(1971)
  • Imagine (trifoje tradukita esperanten: de Manuel Pancorbo, de William Auld kaj de Stephan Schneider)(1971)
  • Mind Games(1973)
  • Whatever Gets You thru the Night(1974)
  • #9 Dream(1974)
  • Stand by Me(1975)
  • Starting Over(1980)
  • Woman(1981)
  • Free as a Bird (aperis postmorte)(1995)

Eksteraj ligiloj

Kantoj de John Lennon en Esperanto