John Singer Sargent
El Vikipedio
| John Singer Sargent | ||
|---|---|---|
| Memportreto, 1906 | ||
| Dato de naskiĝo | 12-a de januaro 1856 | |
| Loko de naskiĝo | Florenco, Italio | |
| Dato de morto | 14-a de aprilo 1925 | |
| Nacieco | Usona | |
John Singer SARGENT (n. la 12-an de januaro 1856 - m. la 14-an de aprilo 1925) estis usona pentristo, kaj estas ofte rigardita kiel la plej sukcesa portretisto de sia tempo, sed ankaŭ kiel bona pejzaĝisto. Li naskiĝis en Florenco el usonaj parencoj.
Sargent studadis en Italio kaj Germanio, kaj sekve en Parizo sub la gvidado de Carolus-Duran.
