Joseph A. Burns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona astronomo Joseph A. Burns. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Burns.
Joseph A Burns
Persona informo
NomoJoseph A Burns
Dato de naskiĝo28-a de julio 1941
Aĝo82
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoHarold Masursky Award for Meritorious Service to Planetary Science [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Joseph A Burns (naskiĝis la 28-an de julio 1941) estas usona astronomo

Li estas profesoro en la Universitato Cornell en la departementoj pri aplikata mekaniko kaj astronomio. Lia fako estas esploroj pri dinamiko en planedologio.

Li ricevis sian doktorecon de la Universitato Cornell en 1966. Li estis ĉefredaktoro de la revuo Icarus inter 1980 kaj 1997, vicprezidanto de la American Astronomical Society kaj prezidis ties sekciojn pri la Planedaj Sciencoj[1] kaj pri Dinamika Astronomio[2].

Li estas ano de la American Geophysical Union kaj de la American Association for the Advancement of Science, de la Internacia Akademio pri Kosmonaŭtiko kaj fremda ano de la Rusia Akademio de Sciencoj.

En 1994 li ricevis la Premion Masursky[3] por inda servo al la scienco pri planedoj.

En 1979 li klarigis la efikon de la premo de radiado sur la fajnaj partikloj en la sunsistemo[4].

En 1997, kun Brett J. Gladman, Phil Nicholson kaj J. J. Kavelaars, li kunmalkovris la uranajn lunojn Kalibanon kaj Sikorakson[5].

En 2009 li estas nomumita honora ano de la Royal Astronomical Society[6].

La asteroido 2708 Burns estis tiel nomita en lia honoro

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]