Joseph Rhodes

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseph Rhodes.jpg

Joseph RHODES (naskiĝis la 9-an de julio 1856 en Keighley, Britio, mortis la 28-an de februaro 1920 samloke) estis ĵurnalisto kaj brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo. Fondinto de la unua Esperanta Societo en Anglio en Keighley in 1902.

Li laboris kiel ĵurnalisto kaj restis fervora kaj agema laboranto por Esperanto ĝis la fino. Inter alia li ankaŭ estis inter la fondintoj de la Brita Esperantista Asocio en 1904.

Ambaŭ liaj vortaroj estis gravaj por la frua epoko de la Esperanta leksikografio antaŭ la unua mondmilito. La rim-vortaro de 1905 povas esti rigardata kiel unu el la unuaj inversaj vortaroj de Esperanto entute. Lia angla-Esperanto vortaro de 1908 apartenas al la grandaj tiuepokaj kune kun tiu de Presa Esperantista Societo (franca), Boirac (difinvortaro kaj esperanta-franca 1909), Christaller (germana 1910) kaj Kabe (difinvortaro 1911). Carlo Bourlet ("C.B.") prave recenzis: ".. nuntempe la vortaro naci-esperanta la plej grava, la plej plena, kaj ankaŭ, .., unu el la plej bone kaj zorge verkitaj." (La Revuo 3a jaro 1909, n-ro 6 (30), p. 286-287).

[redakti] Verkaro

  • 1903: Traduko de la ,Ekzercaro‘ - First Lessons in Esperanto
  • 1905: Vortaro de Esperantaj Rimoj, represo 1984 ĉe eldonejo Artur E. Iltis, Saarbrücken
  • 1908: English-Esperanto Dictionary, Londono 1908, 547 p.

[redakti] Literaturo

  • Merchant, John. Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo. El la angla trad. Louise Briggs. Yorkshire s.j. [1925], 140 p. (havebla ĉe IEMW)

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj