Josiah Warren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josiah Warren.jpg

Josiah Warren (1798-1874) estis individuisma anarkiisto, inventisto, muzikisto, kaj verkisto en Usono. Li estas amplekse konsiderata kiel la unua usona anarkiisto, kaj kelkaj opinias, ke lia ĵurnalo de 1833, The Peaceful Revolutionist (La pacema revoluciulo), estus la unua anarkiisma publikaĥo de la mondo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Warren naskiĝis en Masaĉuseco en 1798. Li montris fruan talenton por muziko, kaj estis membro de la "Old Boston Brigade Band" fruaĝe. Li edziĝis 20jaraĝa, kaj en 1821 translokiĝis al Cincinnati. Li inventis malmultekostan lampon en 1821, kaj fabrikis ĝin dum jaroj en Cincinnati, kio havigis al li iom da mono.[1]

Ovenismo kaj Nova Harmonio[redakti | redakti fonton]

En 1825, Warren ekkonis la "socialan sistemon" de Robert Owen, kaj ekplanis kun aliaj en Cincinnati pri fondo de komunisma kolonio.[2] Kiam tiu grupo malkapablis konsenti pri formo kaj celoj de la proponita komunumo, Warren decidis aliĝi al la komunumo de Owen ĉe New Harmony. La kolonio de Cincinnati estis komencita sen la impliko de Warren, sed ĝi malsukcesis.[3] Warren ŝipveturis el Cincinnati, alvenante al New Harmony komence de majo, 1825. Ĉirkaŭ 1827, li estis reveninta al Cincinnati, konvinkita, ke kompleta individuigo de interesoj estas necesa por kunlaborado. Li konsideris la eksperimentojn de Owen "komunismon," kio malakceptis malprecize. Post inventi presmaŝinon, li ekpublikis en 1833 The Peaceful Revolutionist, kie li disvolvigis siajn ideojn pri interŝanĝo de tempo kaj komerco de tempo. En Ohio fondis novan komunumon kun kelkaj familioj kiel kooperativo sen akcepto de aŭtoritato; tio funkciis el 1834 al 1837 kaj malsukcesis ne pro eraroj en funkciado, sed pro epidemio. En 1846 li fondis novan kolonion nome Utopio, kie li alproksimiĝis pli kaj pli al individuisma anarkiismo laj al stirnera koncepto de unio de Unikuloj. En 1850 li fondis novan kolonion nome Modern Times en Long Island, Nov-Jorkio, kie venis kelkaj radikalaj kaj intelektuloj. De lia vivo oni komprenas, ke Warren estis individuisto pli interesata en la praktiko de la anarkiismo (aŭ eĉ de la individuismo) ol aliaj teoriuloj, kiel Stirner aŭ eĉ Thoreau aŭ Tucker.

Warren mortiĝis la 14a de aprilo, 1874 inter siaj amikoj, post suferi edemon.[4]

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Warren, kiel Proudhon, elektis la vojon de anarkiismo kaj individuismo super aŭtoritata ŝtata socialismo. Benjamin Tucker dediĉis sian esekolekton, Instead of a Book (Anstataŭ libro), al memoro de Warren, "ma amiko kaj majstro, kies instruoj estis mia unua lumofonto". Tucker konsideris Warren "la unua homo kiu esprimis kaj formulis la doktrinon nun konata kiel Anarkiismo."[5] John Stuart Mill diris, ke la filozofio de Warren, "kvankam estas surface simila al kelkaj el la projektoj de la Socialistoj, estas diametre opnita al ili dekomence, ĉar ĝi agnoskas neniun ajn aŭtoritaton en la socio, super la individuo, escepte por permesi egalan liberon al ĉiu individuo."[6] La ideo de Warren pri la "suvereneco de la individuo" estis poste reprenita de Mill kaj Herbert Spencer.[7]

La individisma filozofio de Warren devenas el la malakcepto de la kooperativa movado de Robert Owen, kie li mem estis frua partoprenanto, atestante persone la malsukceson de la komunumo de Owen New Harmony. Laŭ Warren, ne devis ekzisti komunan posedon; ĉiu posedrajto estu individuigita, kaj "tiuj kiuj defendas iun ajn tipon de komunismo kun konektitaj posedo, interesoj, kaj respondecoj estas kondamnita je malsukceso pro la individeco de la personoj implikitaj en tiu eksperimento."[8] Warren elstaris pro eksponi la ideon de "suvereneco de individuo".

Prezetiko[redakti | redakti fonton]

Warren stampis la frazon "Costo the limit of price", kie "kosto" aludas ne al monprezo pagita, sed al la laboro necesa por produkti la varon.[9] Tiu kompreno de kosto kongruas kun tiu de la klasika ekonomikisto Adam Smith kiu diris "La reala prezo de ĉiu aĵo, kio ĉiu aĵo vere kostas al homo kiu volas akiri ĝin, estas la laboro kaj la peno akiri ĝin," kvankam Warren atingis diferencajn konkludojn. Li opiniis, ke varoj kaj servoj estuskomercataj laŭ kiom da laboro necesis produkti ilin kaj alporti ilin al merkato, anstataŭ laŭ kiom da individuoj pensis subjektive, ke ĝi meritas la penon.

Li analizis siajn teoriojn per starigo de eksperimenta "magazeno de laboro por laboro" nomita la Cincinnati Tempomagazeno kie la komerco estis faciligita de biletoj kun promesoj labori. La magazeno pruviĝis sukcese kaj funkciis dum tri jaroj kaj poste ĝi estis fermita de Warren por setligi koloniojn bazitaj sur mutualismo. Tiuj inkludis "Utopia" kaj "Modern Times." Warren diris, ke la verko de Stephen Pearl Andrews nome The Science of Society (Sociscienco), publikita en 1852, estis la plej racia kaj kompleta ekspono de la teorioj de Warren.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. William Bailie, Josiah Warren; George Warren, "Josiah Warren"; "Weekly Summary," The Plough Boy, kaj Journal of the Board of Agriculture, 2, 52 (May 26, 1821), 415.
  2. Josiah Warren, "The Motives for Communism — How It Worked and What It Led To," Woodhull and Claflin's Weekly, IV, 14 (February 17, 1872), 5.
  3. Josiah Warren, "The Motives for Communism — How It Worked and What It Led To — Artikolo II," Woodhull and Claflin's Weekly, IV, 15 (Februaro 24a, 1872).
  4. (2006-12-11)JOSIAH WARREN, The First American Anarchist: A Sociological Study by WILLIAM BAILIE. Alirita 2007-12-15.
  5. Liberty XIV (Decembro, 1900):1)
  6. Mill, John Stuart. Autobiography (1873), Oxford University Press, World's Classics edition (1935), p. 217
  7. Harvey Wish. "Stephen Pearl Andrews, American Pioneer Sociologist". Social Forces, Vol. 19, No. 4. (Majo, 1941), p. 481
  8. Butler, Ann Caldwell. "Josiah Warren and the Sovereignty of the Individual". Journal of Libertarian Studies, Vol. IV, No. 4 (Aŭtuno 1980)
  9. "Horloĝo havas koston kaj valoron. La KOSTO konsistas el la kvanto de laboro uzata ĉe la minerala aŭ natura riĉo, por konverti ĝin en metaloj…". Warren, Josiah. Equitiable Commerce
  10. Charles A. Madison. "Anarchism in the United States". Journal of the History of Ideas, Vol. 6, No. 1. (Jan., 1945), pp. 53

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bailie, William. Josiah Warren: The First American Anarchist. Boston: Small, Maynard & Co., 1906.
  • Martin, James J. Men Against the State: The Expositors of Individualist Anarchism in America, 1827-1908. Colorado Springs, CO.: Ralph Myles Publishers, 1970.
  • Wunderlich, Roger. Low Living and High Thinking at Modern Times, New York. Syracuse, NY: Syracuse University Press, 1992. ISBN 0-8156-2554-5
  • Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]