Juan de la Pezuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de la Pezuela
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1809 (1809-01-01)
en Limo
Morto 1-an de novembro 1906 (1906-11-01) (97-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Sacramental de San Lorenzo y San José cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistotradukistomilitisto • poeto • politikisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan González de la Pezuela y Ceballos (Limao, Peruo, 16-a de majo de 1809 - Madrido, 1-a de novembro de 1906), estis hispana politikisto de konservativa idearo, militisto, verkisto kaj poeto. Li estis la guberniestro de Puertoriko el 1848 al 1851. Li estis Grafo de Cheste titolo kiun li heredis el sia frato en 1864. Antaŭe en septembro de 1852 li estis nomumita Markizo de la Pezuela.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en 1809 en Limao, Peruo, lia patro estis Vicreĝo de Peruo, li iĝis militisto kaj montris kuraĝon dum la Unua Karlisma Milito, en la flanko de la regenta reĝino. La militista sukceso permesis lin eniri en politiko nome en la Modera Partio. Li estis elektita deputito en 1843 sed ne okupis sidlokon ĉar oni nuligis la parlamenton. En 1846 li estis marministro kaj en 1848 li revenis al la militkariero okupante plej altan rangon en Madrido. Poste li iris al Ameriko kie li okupas la postenon de guberniestro de Puertoriko de 1848 al 1851 (nome sukcedanto de Juan Prim). Tie li starigis la malŝatatan Reĝimon de la Kajero, kiu estis sklavisma sistemo por la loĝantoj de la insulo, deviganta ilin laboregi en bienegoj kontraŭ malalta pago aŭ eĉ nenio. La laboristoj devis kunporti ĉiam kajeron kiu evidentigu ties laboron. Poste li estis guberniestro Kubo de 1853 al 1855. Revenis al Iberio por la plej alta militista rango en Katalunio, dum la Revolucio de 1868 kaj de tie li defendas la partion de Isabel la 2-a. Dum la reĝado de Amadeo de Sabojo kaj la Unua Respubliko li restis marĝene de gravaj postenoj kiujn li rekuperis nur parte dum la Burbona restaŭrado. Li mortiĝis en Segovio en 1907 98jaraĝa.

Verkisto[redakti | redakti fonton]

  • Kiel poeto kaj verkisto li inkludeblas ene de la romantika movado.
  • Dum sia gubernieco en Puertoriko li estis defendanto de la Real Academia de las Buenas Letras.
  • Li estis membro de la Real Academia de la Lengua ekde 1847 al 1906. Institucio kiun li prezidis ekde 1873 al sia morto.
  • Li aperas en la fama pentraĵo de Antonio María Esquivel Los Poetas contemporáneos kun la plej elstaraj verkistoj siatempaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]