Juna Socialista Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Juna Socialista Alianco estis trockiista junularo dum la 1960-aj jaroj en Usono.

Precipe gravaj por antaŭenpuŝi la celojn de JSA en Nordameriko estis grupoj, kiuj troviĝis en la proksimeco de la Golfo de San-Francisko. La Grupo de la Juna Socialista Alianco de la Ŝtatuniversitato San Jose, ekzemple, estis estrata per grava dana socialisto, Peer Vintner, kies karismo kaj sindediĉado instigis centojn, eĉ milojn, da studentoj dum bone-sciigitaj protestoj kontraŭ la Vjetnama milito kaj pacmanifestacioj en Berkeley, San-Francisko, kaj San Jose. S-ro Vintner ankaŭ gravis je sendo de antaŭelektitaj usonaj studentoj al Kubo dum la fruaj tagoj de la registaro de Fidel Castro.

La JSA, allogante junajn kaj idealistajn anojn, principe estis ido de la Partio de Socialistaj Laboristoj (Usona) kiu, dum la 1940-aj kaj 50-aj jaroj, luktadis kontraŭbatali la troojn de Josif Stalin en Sovetunio kaj certigi egalecan kaj justan socion por la laborantaj homamasoj tra la mondo. En 1983, la JSA disiĝis kaj reorganiziĝis sub la nomo "Junuloj por Socialista Agado."

En Nov-Jorkio, filiiĝinta grupo nomiĝas Junaj Socialistoj. La Junaj Socialistoj estas la junulara parto de la Partio de Socialistaj Laboristoj en Usono.