Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Mapo de la areo de la Monda Naturheredaĵo
Granda Aleĉglaĉero
Bietschhorn

La regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn) estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.[1]

Regiono

La monda naturheredaĵo Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno konenciĝas norde ĉe la piedo de la tri konataj montoj de Berna Oberlando nome Eiger, Mönch kaj Jungfrau. En ĝia centro situas la Aleĉ-Regiono kun Aleĉ-Glaĉero la plej granda kaj impona glaĉero de la Alpoj. Oriente ĝi etendiĝas ĝis Lauteraarhorn kaj Finsteraarhorn, kiu estas kun alteco de 4273 m s.m. la plej alta punkto de la regiono, kaj Oberaarhorn. En okciento al la teritorio apartenas partoj de la valo Lötschental, Bieĉhorno kun la Baltschieder-Glaĉeroj kaj pluraj valoj je ĝia suda flanko.

Ĉi-tiu parto de la Bernaj Alpoj estas vivregiono de multaj maloftaj bestoj kaj plantoj kiel alpa ibekso, alpaj smaragdlacertoj. La regiono ankaŭ estas celo por resovaĝigi malaperintajn bestojn, ekzemple aktuale ŝafgrifojn.

Komunumoj apartnenantaj al la naturheredaĵa regiono

La areo de la monda naturheredaĵo Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno etendiĝas al la teritrorioj de la sekvantaj komunumumoj:

En Kantono Berno:

En Kantono Valezo

Notoj kaj referencoj