Jurij Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurij Vega
Persona informo
Jurij Veha (Vehovec)
Georg Freiherr von Vega
Naskiĝo 23-an de marto 1754 (1754-03-23)
en Zagorica pri Dolskem
Morto 26-an de septembro 1802 (1802-09-26) (48-jaraĝa)
en Nussdorf
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per nekonata valoro vd
Lingvoj slovena vd
Ŝtataneco Habsburga monarkio vd
Profesio
Okupo matematikisto • fizikistoastronomo • meteologo • oficiro • surveyor • inĝeniero vd
Laborkampo komputa matematiko vd
Doktoreca konsilisto Gabriel Gruber vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Jurij Bartolomej VEGA (ankaŭ Veha; en Latino: Georgius Bartholomaei Vecha; en germana: Georg Freiherr von Vega; denaske Vehovec, 23a de Marto, 1754 – 26a de Septembro, 1802) estis slovena matematikisto, fizikisto kaj artileria oficiro.

Li studis en mezlernejo de Jezuitoj de Ljubljano latinon, grekan, religion, germanan, historion, geografion, sciencon kaj matematikon. Poste li iĝis ŝip-inĝeniero en 1775. Li eniris en la armeo en 1780 kiel instruisto pri matematiko en la Artileria Lernejo de Vieno. Tiam li eksubskribis sian familinomon kiel "Vega" (anstataŭ "Veha"). Li partoprenis en diversaj militoj kiel ekzemple en 1788 kun Ernst Gideon von Laudon kontraŭ la turkoj en Belgrado kaj inter 1793 kaj 1797 kontraŭ la francoj sub estreco de la generalo Dagobert Wurmser. Li mortis en 1802 ŝajna akcidente.

Vega publikigis serion de libroj pri tabeloj de logaritmoj. En la 20a de Aŭgusto 1789 li kalkulis la nombron π kun 140 ciferoj, el kiuj la unuaj 126 estas ĝustaj, atingante la plej precizan valoron ĝis tiam.​ Li prezentis ĝin al la Rusia Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo en kajero titolita V. razprava (La kvina diskuto), laŭ kiu li estis trovinta per sia kalkulmetodo eraron en la loko 113a de la kelkulo farita de Thomas Fantet de Lagny (1660-1733) en 1719, kiu estis atinginta 127 decimalojn. Vega konservis sian rekordon dum 52 jaroj (ĝis 1841) kaj lia metodo ankoraŭ estas menciita en la aktualo. Lia artikolo ne estis publikigita de la Akademio ĝis ses jarojn poste, en 1795. Kvankam li laboris ĉefe pri balistiko, fiziko kaj astronomio, liaj ĉefaj kontribuoj pliriĉigis ĉefe la matematikon de la dua duono de la 18-a jarcento.

En 1781 Vega klopodis disvolvigi sian ideon pri la uzado de la metra decimala sistemo de unuoj en la aŭstria regno de la Habsburgoj. Lia propono ne estis akceptita, sed estis enkondukita poste fare de la imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio en 1871.