József Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
József Takács
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1890 (1890-07-24)
en Nagyigmánd
Morto 16-an de oktobro 1944 (1944-10-16) (54-jaraĝa)
en Pusztavám
Tombo Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Takács
Okupo
Okupo dentisto • redaktisto • bibliografo • esperantisto
vdr

TAKÁCS József (takaĉ), naskiĝis la 24-an de julio 1890 en Nagyigmánd, mortis la 16-an de oktobro 1944 per mortpafo fare de hungaraj faŝistoj[1], estis hungara (dent-) kuracisto kun akademia grado de doktoro, pioniro de Esperanto kaj redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj.

Postenoj en la Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Takács estis esperantisto de 1909, de 1910 li laboris aktive por Esperanto. En 1913 li batalis kontraŭ Ágoston Marich. En 1914 li estis sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo (HES), post la unua mondmilito ĉefsekretario de HES ĝis 1928, poste ĝia honora membro. Li krome estis prezidanto de la iama Tutmonda Asocio Kolektanta (TAK), delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj K.R.-ano.

Redaktoro[redakti | redakti fonton]

Takács dum multaj jaroj estis redaktoro de pluraj Esperanto-periodaĵoj: de "Panonio" de 1912-1913, de „Hungara Esperantisto” de 1923 ĝis 1926, de „Tutmonda Kolektanto”, de „Hungara Heroldo” de 1932 ĝis 1934.

Kolektanto[redakti | redakti fonton]

Plej konata Takács hodiaŭ estas pro lia granda kolekto de esperantaĵoj, precipe de Esperantaj periodaĵoj. Kun Paul Tarnow kaj Ladislao Spierer li en 1934 publikigis "Katalogon de la Esperanto-Gazetaro", grava bibliografia helpilo pri la frua Esperanta gazetaro, krome "Poŝkatalogon de la Esperantaj por-okazaj glumarkoj". Rondo de kolektantoj kaj bibliografiistoj ĉirkaŭ Árpád Máthé kaj Luis Hernández Yzal nomis sin en la 1990-aj jaroj Rondo Takács honore al li.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1913: La literatura agado de Hungaraj esperantistoj dum la jaro 1912. Budapest: Kókai 1913, 15 p. (Biblioteko de Panonio 1)
  • 1921: Világnyelv és világirodalom. Kaposvár: Somogyi Ujság 1921, 15 p. (informa broŝuro pri Esperanto)
  • 1923: Esperanto-magyar kis szótár = Esperanto-hungara vortareto / összeáll. Budapest: Kókai 1923, VIII, 184 p.
  • 1934: Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Jablonné n. Orl.: Pražák 1934, 168 p.
  • 1934: Poŝkatalogo de la Esperantaj por-okazaj glumarkoj. Jablonné n. Orl.: Tutmonda Asocio Kolektanta 1934, 36 p.
  • 1936: Korektoj kaj aldonoj al la "Poŝkatalogo de la Esperantaj porokazaj glumarkoj". Nagymaros: eld. de la aŭtoro 1936, 22 p.

Memortabulo[redakti | redakti fonton]

En Nagymaros, strato Magyar nr. 26., sur lia iama, konfiskita loĝdomo troviĝas memortabulo. Teksto: DR. TAKÁCS JÓZSEF / 1900-1944 / A MAGYAR ESZPERANTÓ EGYESÜLET / EGYKORI FŐTITKÁRA A FASIZMUS ÁLDOZATA / EMLÉKÉRE. / MEMORE AL LA IAMA ĈEFSEKRETARIO / DE HUNGARA ESPERANTO-SOCIETO / VIKTIMO DE FAŜISMO / 1983.05.06. / PEST DEPARTEMENTA KOMITATO DE HUNGARA ESPERANTO-ASOCIO PATRIOTA POPOLFRONTO[2]

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ informo de Árpád Máthé, aldonita de Utho Maier
  2. Informoj el la retejo de Rátkai Árpád http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]