Kálmán Széll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kálmán Széll

SZÉLL Kálmán (n. 8-an de junio 1843, Gasztony, departemento Vas – m. 16-an de aŭgusto 1915, Rátót), estis hungara politikisto kaj ĉefministro de Hungario de 1899 ĝis 1903. Lia registara agado celis la stabiligon de la politika kaj ekonomia situo en Hungario.

Li lernis en Sopron kaj Szombathely, studis juron en Peŝto. Li estis servo-juĝisto ekde 1867 en departemento Vas. Li edzinigis zorgatinon de Ferenc Deák, Ilona Vörösmarty (filinon de Mihály Vörösmarty). Tiu geedziĝo helpis lian politikan komencon. Oni elektis lin en 1869 al reprezentanto de Szentgotthárd, per la Deák-partio. Li aliĝis en 1875 al la Liberala partio.

Széll iĝis membro de la hungara registaro en 1875 kiel financministro. Li estis fida je ŝparemo kaj financa rigoremo, li organizis la impostkontrola instituto, establo de la Aŭstra-Hungara Banko, subskribo de la ekonomia interkonsento (1878). Li sukcese malpliigis deficiton de la hungara buĝeto. Li abdikis la 11-an de oktobro 1878, ĉar li ne interkonsentis pri la malŝparema politiko de la registaro kaj pri okupado de Bosnio-Hercegovino.

Post la abdiko, li estis prezidanto de la Diskonta Banko (1881-1899), li fondis en 1886 la Hungaran Hipotekan Kreditbankon, kies prezidanto estis li dum longa tempo (1886–99, 1907–15). Li formis en sia bieno de Rátót ekzemplodonan mastrumbienon, famis la breditaj bovoj. Li estis ankaŭ prezidanto de la Mileneuma Tutlanda Komisio (1891-1898).

Post kiam Dezső Bánffy kaj lia registaro abdikis en februaro de 1899, la reganto nomumis Széll al ĉefministro, kiu estis ĝis tiam ministro pri internaj aferoj. La reputacia politikisto ligis kompromison kun la opozicio kaj la Nacia partio kaj la Liberala partio unuiĝis en marto samjara. Széll sukcesis atingi, ke la registaro povu agadi laŭ randoj de la antaŭjara buĝeto. La prezo de la kompromiso estis la neokazo de la parlamentaj reguloj, tiel la opozicio plu obstaklis la leĝfaradon. Fortigis la pozicion de la ĉefministro, ke membroj de la Nacia Partio fortigis la registran partion kaj tio alportis grandan sukceson en la balotoj de 1901.

La 31-an de decembro 1902, naskigis la interkonsento de Széll kaj la aŭstra ĉefministro Ernest von Koerber, kiu ŝanĝis la ekonomian interkonsenton laŭ interesoj de la hungara agrikulturo.

La opozicio obstaklis la parlamentan leĝfaradon – pro altigo de nombro de la rekrutitoj – kaj tio kondukis al tio, ke la lando je aprilo de 1903 alfrontis eksterleĝan staton kaj la registaro devis abdiki (16-a de junio 1903.). Széll aliĝis en 1905 al la enpartia opozicio de Gyula Andrássy kaj en 1906 al la Kosntitucio-partio, kies prezidanto estis li inter 1906 kaj 1910. Post tio li retiriĝis de la aktiva politikado.