Károly Tormay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Tormay
Károly Tormay (1866)
Károly Tormay (1866)
Persona informo
Naskonomo Krenmüller Károly
Naskiĝo la  29-an de junio 1804(nun 1804-06-29)
en Vác (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 19-an de aŭgusto 1871
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Q123223056
Infano Béla Tormay
Okupo
Okupo arkitektokuracistobestokuracisto
vdr

Károly Tormay [kAroj tormai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tormay Károly estis hungara kuracisto, magistrata kuracisto, bestkuracisto, arkitekto. Lia origina familia nomo estis Krenmüller ĝis 1847, lia filo estis Béla Tormay, lia nepino estis Cécile Tormay.

Károly Krenmüller[1] naskiĝis la 29-an de junio 1804 en Vác (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 19-an de aŭgusto 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Memortabulo pri la unua hungara infanvartejo, unu el la fondintoj estis Tormay
Urbodomo de Szekszárd (1846, jam trakonstruita) fare de Tormay
Familia domo de Tormay
Medicina centro Károly Tormay en Gödöllő

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Tormay akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1829, poste li studvojaĝis en okcidenta Eŭropo. Li estis asistanto en la universitato du jarojn, inter 1832-1848 li estis ĉefkuracisto de Tolna (reĝa departemento), ankaŭ hospitalestro. En Szekszárd li estis ankaŭ arkitekto. Intertempe en Vieno li akiris fakdiplomojn pri kirurgio kaj akuŝo, iam ankaŭ pri bestokuracado. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis majoro kaj havis postenon en la ministerio, li fondis armeajn hospitalojn (ekzemple en Gödöllő). Post falo de la revolucio li estis kuracisto, magistrata kuracisto en Buda (baldaŭ en Pest) kaj Esztergom (reĝa departemento) (1858-1861), inter 1867–1871 hospitalestro de Malsanulejo Rókus. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn kaj solan filon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inaug. medica sistens quaedam de febre nervosa (disertaĵo, 1829)
  • A fogakról, különösen a hasznos házi emlős állatokat tekintve, azoknak életkorok megismerése végett (1831, ankaŭ germane)
  • Rövid utmutatás a törvényszéki orvosnak (1844)
  • Bábászati Kalauz. Kézikönyv falusi bábák számára. (manlibro pri akuŝo, 1846, 1852, 1856 ankaŭ en pluraj lingvoj)
  • A népesség mozgalmának kimutatása Budapesten 1854-ben és 55-ben (1857, ankaŭ germane)
  • Orvosi statistika (statistika prelego, 1869)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • medicina centro en Gödöllő prenis la nomon Tormay Károly

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]