Karoline von Günderrode
El Vikipedio
La germana verkistino Karoline von GÜNDERRODE [karoline fon ginderode] naskiĝis je la 11-a de februaro 1780 en Karlsruhe. Je la 26-a de julio 1806 ŝi post malfeliĉa amrilato finis sian vivon per suicido.
La verkaro de Karoline von Günderrode konsistas el melankoliaj poemoj kaj sentoplenaj romantismaj dramoj. Ŝia amikino Bettina von Arnim en la jaro 1840 eldonis kolekton de leteroj titolitan Die Günderode.
Famaj verkoj:
- Gedichte und Phantasien (1804)
- Poetische Fragmente (1805)
- Udohla (dramo, 1805)
- Melete von Ion (1806)