Saltu al enhavo

Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trentino-Supra Adiĝo
itale Trentino-Alto Adige
germane Trient-Südtirol

Flago

Blazono

Flago Blazono
Italia regiono kun speciala statuto
Kodo: TAA
Ŝtato: Italio
Areo: 13,619 km²
Ĉefurbo: Trentino
Loĝantaro: 1 072 276 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 79 loĝ./km²
Provincoj: Alto Adige/Südtirol, Trentino
Komunumoj: listo de 339 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 04
Prezidanto: Maurizio Fugatti (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Map
  •  Italio
  •  Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
  • vdr

    La regiono Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo, itale Trentino-Alto Adige [trenTIno-ALto Adiĝe] respektive germane Trient-Südtirol [triENT züttiRO:L] estas administra regiono de norda Italio.

    Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 1 072 276 loĝantoj sur areo de 13 606,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 79 loĝantoj/km².

    Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo konsistas, kiel jam sugestas ĝia nomo, el du provincoj: Trentino (la aŭtonoma provinco Trento) kaj la aŭtonoma provinco Sudtirolo, kun ĉefurbo Bolzano-Bozen. Ambaŭ provincojn geografie influas la en-montara valo de la rivero Adiĝo (itale Adige, germane Etsch), relative proksime de kiu situas la du ĉefurboj Trento kaj Bolzano-Bozen (germane Bozen, [bo:cn], itale ekde 1918 Bolzano, [bolCAno]).

    Surfaco de Trentino-Supra Adiĝo per altimetraj zonoj

    Dum Trento estas plejparte itallingva, Sudtirolo estis tradicie germanlingva kaj ĝis la fino de la Unua mondmilito parto de Aŭstrio. Ankoraŭ nun la germana lingvo estas kun-oficiala kaj la hejma lingvo de la pliparto de la loĝantaro (62% laŭ la censo de 2011). 23% parolas la italan, 4,1% la ladinan, krome iom pli ol 10% da enmigrintoj alvenintaj en la lastaj jaroj hejme parolas tute alian lingvon.

    Tra la adiĝa valo kondukas unu el la plej gravaj vojoj tra la Alpoj, kiu transas ilian supron en la pasejo Brenero (germane Brennerpass, itale Passo del Brennero), kiu konsistigas la landlimon inter Italio kaj Aŭstrio.