Kateri Tekakvida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La plej frua pentraĵo pri Kateri Tekakvida, ĉ. 1690

Kateri TEKAKVIDA (naskiĝis en 1656, mortis la 17-an de aprilo 1680) estis indiĝena monaĥino, kiu fariĝis la unua oficiale beata indiĝena amerikanino en la historio de Romkatolikismo. Ŝi naskiĝis en Ossernenon, mohoka vilaĝo proksime de la nuna Auriesville, Novjorkio. Ŝia patro estis mohoka tribestro; la patrino estis abnakia katolika militkaptito. Kateri Tekakvida suferis variolon kiam ŝi estis tre juna (ĉ. 5-jara) kaj la malsano lasis malbelegajn makulojn sur ŝia vizaĝo. La epidemio ankaŭ mortigis ŝiajn gepatrojn, sed ŝin adoptis la onklo, kiu mem estis klanestro de la testuda klano. Tamen, ĉar la patroj (kaj la genera kaj la adopta) estis tribestroj, multaj junuloj laŭdire sopiris edzinigi ŝin, sed ŝi ĉiujn rifuzis pro deziro resti virga. Ŝi interesiĝis pri katolikismo, kaj konvertiĝis, kio kaŭzis malakcepton pri ŝi flanke de la mohoka popolo, kiuj restis en la propra triba religio. En 1666 franca armeo sub Alexandre de Prouville detruis ŝian hejman vilaĝon, kaj la klano transloĝiĝis al loko apud nuna Fonda (Novjorkio) ĉeborde de la Mohokrivero. Tie ŝin baptis jezuita pastro Jacques de Lamberville.

Ŝi poste fuĝis al Kebekio, kie ŝi loĝis en religia komunumo en Kahnawake. Ŝi mortis en 1680.

Oni komencis la procezon de kanonigado en 1884, kaj en 1980, la 300-jara datreveno de ŝia morto, papo Johano Paŭlo la 2-a oficiale beatigis ŝin. En 2006 en Vaŝingtonio laŭdire okazis la miraklo bezonata por ŝia sanktuliĝo. La 21-an de oktobro 2012 papo Benedikto la 16-a deklaris ŝin sankta.