Kejhan Sajjadpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Kejhan Sajjadpur talenta poeto kaj tradukisto en Esperanto, naskiĝis en 1967 en Maŝhado en Ĥorasan-provinco de Irano. I.a. li majstre tradukis rakontojn de Golestano, unu el la ĉefverkoj de Sadio - kaj de la persa literaturo - kiujn publikigas Irana Esperantisto ĉiunumere. En 2004 UK en Pekino li gajnis premion Nova Talento de la Belartaj konkursoj de UEA. Jen lia membiografieto:

"En 1967 mi naskiĝis en edukita familio. Mia patro tiam estis ĝenerala kuracisto kaj poste fariĝis kirurgo kaj universitata profesoro. Mia patrino estis akuŝistino kaj universitata instruistino. Ili ambaŭ emeritiĝis. Mi naskiĝis en religia urbo Maŝhado, kie mi pasigis plejmulton da mia vivo. Mia ununura fratino naskiĝis 5 jarojn post mi. Ŝi estas kuracistino (patologiistino) kaj nun laboras en Maŝhado. En 1985 mi gajnis la unuan rangon inter la partoprenintoj de la tutlanda universitatenira ekzameno en la sekcio de medicinaj fakoj. Mi studis ĝeneralan medicinon en Maŝhado kaj diplomitiĝis en 1992. Post militservo kaj la servado en foraj regionoj, mi akceptiĝis por specialista kurso pri pediatrio (infanmedicino) kaj diplomiĝis en 2000. Mi edziĝis al d-ino Mahsan Seyf-od-din, iama samklasanino de mia fratino. Ekde lasta jaro mi translokiĝis al Tehrano kaj komencis subspecialistan kurson pri pediatria kardiologio (infanaj kormalsanoj).
"Mi eklernis E-on en 1985. Tiam mi partoprenis en la tutlanda universitatenira ekzameno, kaj por la unua fojo dum mia vivo, mi regule aĉetis ĵurnalon por la novaĵoj rilataj al la ekzameno. Mi hazarde vidis anoncon de Omid Kultura Asocio pri la lingvo kaj aĉetinte lernolibron de tie mi eklernis la lingvon ĝuste dum tiu monato, en kiu mi komencis lerni medicinon! Dum la pasintaj jaroj mi agadis rilate al nia lingvo diversflanke. Urbe mi kunorganizis kaj partoprenis regulajn kaj neregulajn kunsidojn de miaj samurbaj e-istoj. Mi kunorganizis universitatan librekspozicion kaj turisman programon. Lande mi havis firmajn rilatojn kun iranaj aktivaj organizaĵoj kiel IREJO, IREA kaj Sabzandisan Instituto. Mi nun estas komitatano de IREA. Globe mi estis komitatano de TEJO dum du periodoj. Mi partoprenis en IJK-1996 en Germanio. Mi ankaŭ verkis kelkajn artikolojn por e-aj periodajoj. Miaj artikoloj aperis en la internacia magazino MONATO, Revuo Esperanto, Medicina Internacia Revuo, Medicina Heroldo, Literatura Foiro, Fonto, Irana Esperantisto kaj Juna Amiko. Mi estas membro de UEA, UMEA, Pasporta Servo, Amikeca Reto kaj ITRE. Mi estas fakdelegito de UEA kaj Landa Delegito de Umea. Dum la belartaj konkursoj de UEA en 2004, mi gajnis premion ”Nova Talento”. UEA ĉefdelegito en Irano ekde 2005.

Fontoj

Plejparto de tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 1, jaro 1, Aŭtuno 2002, 28 p., p. 4.: Sinprezento.