Kenja pasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kenja pasero
Kenja pasero
Kenja pasero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. rufocinctus'
Passer rufocinctus
(Fischer kaj Reichenow, 1884)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kenja pasero, konata ankŭ kiel Kenja ruĝecbruna pasero (Passer rufocinctus) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en Kenjo kaj Tanzanio. Ĝi kutime troviĝas en seka arbara savano kaj en urboj. Kelkaj fakuloj kunigis la speciojn de la Punkteca pasero (P. motitensis), la Kenja pasero, kaj la Sokotra pasero (P. insularis) ene de P. motitensis laŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993). Aliaj kelkaj fakuloj enmetas ankaŭ la speciojn de la Ŝelia pasero kaj de la Kordofana pasero kun tiu specio, aŭ ĉiujn tri kun la Punkteca pasero. Dum ne estas klara la taksonomio inter tiuj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj la pritaksado kiel “Malplej Zorgiga” specio estas provizora kaj dependas de la kalkulota taksono.

Reproduktado okazas en ĉiuj monatoj, sed ĉefe inter aprilo kaj junio, kaj inter novembro kaj decembro (koincide kun la pluvsezono). La nesto estas konstruita de ambaŭ seksoj, kaj la ino demetas ovaron de 3-5 ovoj. Habitato okupas sekan akacisavanon, malferman arbaron, kultivejojn, vilaĝojn kaj urbojn, je 1000-3000 m. Ili kutime manĝas laŭ paroj, sed foje en malgrandaj grupoj de ĝis 10 individuoj for de la reprodukta sezono. Dieto inkludas grenon, malgrandajn semojn kaj hejmajn rubaĵojn. La idojn oni manĝigas per insektoj.

Kiel ĉe la proksimaj parencaj samgenranoj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio temas pri ĝenerale griza birdo kun nigrecaj dikega (ĉebaze) beko, traokula strio kaj tragorĝa vertikala strizono (kvazaŭ “antaŭtuko”), dum estas malhelgrizaj krono, nuko kaj vangoj. Inter la vango kaj la nigra gorĝostrio estas helgriza areo kiu kuniĝas al helgrizaj subaj partoj. Kiel ĉe aliaj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj estas tre markata ruĝecbruna strizono (de kio venas la nomo en la latina scienca nomo kie rufocinctus signifas “kun ruĝecbruna zono”) el malantaŭokule malantaŭen kaj kurbe paralele al malantaŭa kolo kaj ĉirkaŭe la vangon al la kolflankoj; krome estas alia similkolora areo en ŝultro kaj sub ĝi tre nigra flugilstrio; la flugilplumoj estas nigrecaj. La irisoj estas tre helaj kaj la kruroj grizecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj