Kisszőlős

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kisszőlős [kiŝsOlOŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser. La loknomo signifas: malgranda vitejo.

Kapelo en Kisszőlős

Situo[redakti | redakti fonton]

Kisszőlős situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, vulkana monto Ság troviĝas en la proksimeco. Devecser troviĝas 15, Pápa 20, Celldömölk 23, Ajka 29, Veszprém (urbo) 52, la ĉefurbo 165 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la kuprepoko, antaŭ la hungaroj romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1266 en formo Villa Scevleus. La kampoj longe apartenis al la katolika eklezio. En 1566 la turkoj okupis kaj detruis la vilaĝon. Ekde 1698 lernejo funkciis. Kiel la vilaĝonomo montras, la vinkulturo estis grave. La vilaĝo ekhavis kurenton ekde 1932, akvodukton ekde 1995, gasodukton ekde 2001. Kolĥozo pri Honesto formiĝis en 1959.

Vilaĝservoj estas kulturdomo, sportejo, kuracejo, migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]