Klara Luĉko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klara Stepanovna LUĈKO estis fama aktorino de Sovetunio kaj Rusio, kies rimarkindaj roloj en la landa kinematografio estas neforgeseblaj.

Ŝi naskiĝis la 1-an de julio 1925 en ukrainia vilaĝo Ĉutovo, Poltava provinco. Ŝia patro Stepan Grigorjeviĉ originis el proksima vilaĝo Luĉki, kio donis la familian nomon. Li kaj lia edzino Anna Ivanovna (patrino de Klara) estis ordinaraj gekomparanoj. Ili nomis ties filinon Klara omaĝe al la fama germana politikistino Clara Zetkin.

Samkiel multaj ceteraj knabinoj Klara tre ŝatis la kinoarton kaj revis iĝi aktorino. Tamen post komenco de la Granda patriota milito en 1941 la familio estis devigita evakuiĝi al Ĝambul urbo, Kazaĥio. Tie li sukcese finis mezlernejon kaj provis realigi sian revon. Por tio ŝi venis Almaton ĉefurbon de la respubliko, kie tiam funkciis Instituto de kinematografio. Ŝi bonege trapasis ĉiujn ekzamenojn kaj venis prestiĝan studion gviditan de geedzoj Sergej Gerasimov kaj Tamara Makarova.

Post reveno de la Instituto al Moskvo Klara sekcese finis ĝian aktoran fakultaton en 1947 kaj jam en 1948 debutis en filmo La Juna Gvardio, kiun reĝisoris ŝia profesoro Sergej Gerasimov. Ankoraŭ kiel studentino ŝi ludis en la instituta spektaklo ĉefan rolon de Uljana Gromova, sed en la filmo Gerasimov invitis ŝin por malpli grava rolo de ukrainino Maria, ĉar ŝi flue parolis ukraine. Poste ŝi ludis aliajn kameojn en du filmoj. Ĉi-kinopraktiko multe seniluziigis la junan aktorinon kaj ŝi eĉ tiam volis ŝanĝi sian profesion.

Tamen hazarde ŝin rimarkis reĝisoro Ivan Pirjev, kiu intencis fari filmon La kozakoj de Kubanjo (1949). Li proponis al ŝi la ĉefan rolon de Daŝa Ŝelest, kiu estis sukcese realigita. La filmo multe furoris en la postmilita Sovetunio kaj eksterlande, ĉar ĝi prezentis feliĉan vivon de la ordinaraj civitanoj kaj esperigis la spektantojn. La filmo iĝis la kulmino de ŝia kinobiografio, ĉar ŝian nomon oni ekkonis preskaŭ ĉie. Produktado de ĉi-fimo realigis ankaŭ gravan ŝanĝon en ŝia persona biografio, ĉar tiam Klara edziniĝis al sia partnero Sergej Lukjanov. En 1957 naskiĝis ties filino Oksana. En 1951 la aktorino estis rekompencita per la prestiĝa Stalin-premio.

Poste ŝi rolis en kelkaj dekoj de filmoj, kiuj ĉiam havis grandan sukceson. Apartan lokon okupas la multeparta filmo Cigano, en kiu ŝi ludis ordinaran rusan virinon Klavdia (1979). Post ĝia aperigo ŝia populareco atingis neimageblan altecon ene de la lando, precipe inter virinoj, kiuj eĉ ofte nomis la aktorinon kiel ĉefrolulino de la filmo - Klavdia anstataŭ nekutima nomo Klara.

Klara Luĉko ricevis multajn ŝtatajn premiojn kaj ordenon "Pro meritoj por la Patrio" de la kvara grado. En 2000 aperis ŝia aŭtobiografio "Ĉu mi kulpas..?", kiu tuj iĝis ĉiea raraĵo. Iom pli frue oni eldonis ŝian memuaran libron "Mi estas feliĉulino!". Dum sufiĉe longa vivo (ĉ. 80 jarojn) ŝi plenumis aktivan socian agadon, partoprenis en multaj kulturaj akcioj kaj kinofestivaloj, pro kio en 2000 en Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono ŝi estis elektita kiel "la virino de la 2-a jarmilo"!

Klara Luĉko forpasis sabaton la 26-an de marto de 2005. Ŝi estas sepultita en la moskva Novodeviĉje tombejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]