Klavikordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klavikordo
it.clavicordo
Clavichord-JA Haas 007 reworked.jpg
Klasifikado
Kordinstrumento
Klavarinstrumento
Tonamplekso
2 1/2 oktavoj (fina mezepoko)
pli ol 4 oktavoj (17-a jarcento)
ĝis 5 oktavoj (malfrua tempo)
Parencaj instrumentoj
Klaviceno, Piano
sonekzemplo
[1]

Klavikordo estas klavarinstrumento el la familio de la kordinstrumentoj. La tonamplekso de klavikordo estis komence du kaj duona oktavo, ekde meze de la 16-a jarcento ĉ. kvar, ekde meze de la 16-a jarcento kvin oktavoj kaj pli.

Songenerado[redakti | redakti fonton]

Partoj kaj principskizo de klavikordo: (A/B) klavo; (1A/1B) tangento; (2A/2B) klavobaskulo; (3) kordo; (4) resonancplando; (5) fiksa ponto; (6) feltostrio

La principo de songenerado baziĝas sur tio, ke t.n. tangentoj (1A/1B) ekfrapas kaj apartigas kordojn (3). tangentoj, mallarĝaj metalplatetoj, sidas je tio rekte sur la malantaŭaj finaĵoj de la dubrakaj klavoj (2A/2B). Se oni ekfrapas klavon (A/B), la tangento trafas la apartenan kordon sur certa loko kaj per tio ekprenas duoblan funkcion:

Unuflanke ĝi ekmovas per ĝia ekfrapo la kordon kaj svingigas ĝin tiel. Aliaflanke ĝi transprenas la funkcion de ponto, kiu limigas la sonantan longecon de kordo en unu direkto. En la alia direkto fiksa ponto (5) limigas la longecon de la kordo, kiu samtempe responsecas la transmision de la svingado sur la resonancplandon (4).

Por ke la dua parto de la kordo ne kunsonas, ĝin dampas felto- aŭ tukostrioj (6) plektitaj tra la kordoj.

La ekfrapita tono sonas samlonge kiel oni premas la klavon, do la tangento almetiĝas ĉe la kordo. Se oni malprenas la klavon, la tangento disiĝas de la kordo, la sonanta kaj la per feltostrio dampita parto de la kordo rekunfalas kaj ekestas dampefiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Clavichord «Lépante», Musée de la Musique, Paris

La klavikordo estas unu el la plej antikvaj kordaj klavarinstrumentoj kaj devenis de la unukordilo, mezurilo kaj demonstrilo el la antiko. Ĉe unukordilo oni metas por la generado de diferencaj tonoj sur unu kordo ĉe pokaze diferencaj lokoj ponton, kiu disdividas la sonantan longecon. Klavikordo ekprenas tiun ideon kaj ligas la moveblajn pontojn (ĉi tie: la tangentojn) kun klavoj je samtempa pligrandigo de la kordonombro.

La nomo „klavikordo“ dokumenteble aperis unuan fojon en 1396. La plej malnova konservita klavikordo, konstruita en 1543 de Domenicus Pisaurensis, nuntempe troviĝas en la muzikinstrumenta muzeo en Lepsiko. Gravaj klavikordkonstruistoj estis ekz. Johann Adolph Hass en Hamburgo, Gottfried Silbermann en Freiberg (Saksio) aŭ Christian Gottlob Hubert en Ansbach, por nur mencii tri.

Ekde sia ekesto, precipe tamen en la 17-a kaj 18-aj jarcentoj, la klavikordo ludis gravan rolon en la hejma muziko kompareblan kun tiu de la nuntempa piano. Tion ankaŭ atestas la uzado de la nocio „klavarinstrumento“, kiu ĝis en la 19-a jarcento ofte indikis klavikordon. Klavikordo estis pro sia konstruo pli malmultekosta ol aliaj klavarinstrumentoj kaj pro tio vaste disvastiĝis kiel ekzercinstrumento. Ĝis fine de la 18-a jarcento la instrumento estis disvastiĝinta preskaŭ en tuta Eŭropo. Kun la tendenco al sonfortigo ekde la komenca 19-a jarcento la klavikordo iom post iom eksmodiĝis. Komence de la 20-a jarcento oni remalkovris kadre de la reekestanta intereso pri historiaj instrumentoj ĝian apartan ĉarmon, kiu baziĝas en la plej sensiva formebleco de la tono.

Konstruvariantoj[redakti | redakti fonton]

Je klavikordoj oni principe distingas du tipojn: la ligitajn kaj la malligitaj klavikordojn. Je ligitaj klavikordoj 2 ĝis 4 klavoj situantaj unu apud la alia (A aŭ B) uzas la saman kordon aŭ la saman kordoparon (3) por generi tonon. La tangentoj trafas la kordon (aŭ kordoparon) sur diferencajn lokojn: per klavo (A) tangento (1A) sidanta sur ĝi (2A) frapas sur lokon, kiu situas pli proksime al la fiksa ponto (5) ol tiu, sur kiun trafas la tangento (1B) lige kun klavo (B) kaj klavobaskulo (2B). La kordolongeco, fordividita de tangento 1A pli mallonga, rezultas je tio pli altan tonon ol la pli longa fordividita (1B).

Ĉi tiu ideo devenas de la unukordilo. La tiel rezultanta ŝparado de kordoj estas ligita kun pluaj avantaĝoj: malpli kordoj signifas ankaŭ malpli elspezo je la agordado de la instrumento kaj malpli statika ŝarĝo de la tuta konstruaĵo, pro kio oni povas konstrui la instrumenton pli malpeza kaj „resonanca“. Al tio kontraŭstaras la malavantaĝo, ke la tonojn de interligiteco oni ne povas ludi samtempe. Pro tio ofte estas interligitaj nur tuj najbaraj duontonoj, kiuj en tiuepoka muziko preskaŭ neniam eksonas samtempe.

Malligitaj instrumentoj havas por ĉiu klavo unu kordon aŭ kordoparon ĉe duĥoreco (vd. pli malsupren). Ĉi tiu konstruformo aperis unuafoje fine de la 17-a jarcento kaj disvastiĝis precipe en la malfrua fazo de klavikordo ekde ĉ. 1750. La pli malnovan konstruformon ĝi tamen neniam povis forŝovi.

Por doni al la sono de la instrumentoj pli da „koloreco“, oni konstruis historiajn klavikordojn kutime duĥorajn: anstataŭ unu kordo oni enmetis kordoparojn. Unu tagento generas sur du kordoj malvaste kuŝantaj unu apud la alia la saman tonon. Ĉe grandaj instrumentojn ĉ. 1750 povis aliĝi eĉ tria, agordita en oktava distanco. Por la unuĥora prikordigo, trovebla ĉe klavikordoj de la 20-a jarcento, tamen preskaŭ ne ekzistas historiaj modeloj.

Ludpraktiko[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo pri klavikordludanto

Tono de klavikordo estas relative mallaŭta, esence pli mallaŭta ol tiu de modernaj pianoj, tamen altege modulebla. Klavikordo ebligas en limigita amplekso fajnajn dinamikajn nuancojn. Ĉirilate kaj pro sia ekfrapmekaniko oni rigardas ĝin kiel antaŭulo de prapiano. Fajnegaj artikulaciaj nuancoj realigeblas sur klavikordo. Ĝi tamen estas malpli taŭga por oktaviroj, grandaj saltoj, virtuozaj pasaĝoj kaj rapidaj akordoripetadoj.

Kiel ununura mekanika klavarinstrumento klavikordo donas la eblecon influi la tonon ja eĉ post la ekfrapo, ekz. per tremado, perioda ŝanĝo de la premo sur la klavon, kio kaŭzas efekto simila al vibrado ĉe arĉinstrumentoj. Ĝuste pro la relative rekta kontakto de la ludanto kun la sonanta kordo (trans klavo kaj tangento), kiu restas dum la tuta daŭro de tono, ludado de klavikordo postulas tre ekzaktan ludoteknikon: ludanto devas precize kontroli sian ekfrapon dum ĉiu sonanta tono, por ne generi nevolajn efektojn.

Muziko por klavikordo/gravaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

La plej grandan parton de la muziko por klavarinstrumentoj ekde la mezepoko ĝis la fruklasikismo oni povas interpreti laŭstile sur klavikordo. Plejmultakaze la komponistoj el ĉi tiuj epokoj ne preskribas eksplicite, kiu klavarinstrumento estas uzenda por interpreti komponaĵon. Tio validas ankaŭ por grandaj studverkoj de Johann Sebastian Bach kiel ekz. la invencioj kaj simfonioj aŭ preludoj kaj fugoj el bontemperita klavarinstrumento.

La verkaro de Johann Jakob Froberger plejparte estas ludebla sur ligita klavikordo en la dispozicio C/E-c kun mallonga rompita oktavo, ĝi do apartenas al la plej grava inventaro de la klavikordistoj. Unu el la plej gravaj komponistoj de la fruklasikismo por klavikordo estis Carl Philipp Emanuel Bach. Ankoraŭ Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart posedis klavikordojn kaj uzis ilin kiel vojaĝinstrumentoj kaj por komponado. Ankaŭ Ludwig van Beethoven havis ankoraŭ kontakton kun klavikordo per la sonatoj de sia instruisto Christian Gottlob Neefe.

Klavikordludantoj[redakti | redakti fonton]

Pro la ofte sama literaturo ankaŭ klavicenistoj ludas klavikordon. Tamen klavikordo postulas pro sia tongenerado apartan ludoteknikon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Ahrens, Gregor Klinke [Red.]: Fundament aller clavirten Instrumenten - das Clavichord: Symposium im Rahmen der 26. Tage Alter Musik in Herne 2001. München; Salzburg: Musikverl. Katzbichler, 2003. ISBN 3-87397-582-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]