Koeficiento de Gini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La grafiko de la koeficiento de Gini

Koeficiento de Gini mezuras malekvivalentecon de enspezoj en la ekonomio de iu populacio (ŝtato, popolo, regiono ktp.). Tiun koeficienton enkondukis la itala ekonomikisto Corrado Gini [korRAdo ĜIni].

La koeficiento de Gini estas nombro inter 0 kaj 1. 0 signifas la tutan ekvivalentecon (ĉiu mastrumaĵo havas la saman enspezon) kaj 1 signifas la tutan malekvivalentecon (unu persono havas la tutan enspezon kaj aliaj havas nulan enspezon).

La koeficiento estas mezurita helpe de areoj sur la Kurbo de Lorenzo. Tiu indikas por ĉiu parto x de la populacio, kiun parton de la enspezoj havas la x malplej enspezantaj anoj. Se estas plena egaleco, la kurbo de Lorenzo estas diagonalo inter la punktoj (0,0) kaj (1,1). Pro sia difino la kurbo de Lorenzo ne povas superi la diagonalon. La Gini-koeficiento estas la rilato de la areo inter la kurbo de Lorenzo kaj la diagonalo kaj la areo sub la diagonalo (tiu areo egalas al 1/2).

La difino de la Gini-koeficiento estas aplikebla ne nur al enspezoj, sed ankaŭ al posedo (se neniu havas negativan posedon, t. e. ŝuldoj) aŭ aliaj sociaj ecoj.

Ekzemplaj valoroj de la koeficiento de Gini estas:

Eksteraj ligiloj