Kolumbia nucifrago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kolumbia nucifrago
Kolumbia nucifrago
Kolumbia nucifrago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Nucifraga
Specio: N. columbiana
Nucifraga columbiana
(Wilson, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kolumbia nucifragoKlarka nucifrago (Nucifraga columbiana), estas granda paserina birdo de la familio de Korvedoj. Ĝi estas iomete pli malgranda ol sia parenco de Eŭrazio nome la Nuksrompulo (N. caryocatactes), kiu estas krome la ununura alia membro de la genro Nucifraga. Fakte ĉar “nucifrago” estas adaptaĵo de la grekaj vortoj por “nuksrompulo” temas pri du vortoj kiuj taŭgus por du specioj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta specio estas cindrogriza ĝenerale (anstataŭ bruna kun blankaj punktoj, kiel la alia membro de la genro) escepte por la nigraj pugo, flugiloj (kun blanka malantaŭa bordo) kaj centraj vostoplumoj (dum la eksteraj estas tre blankaj). Ankaŭ la beko, gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Kolumbia nucifrago ĉe Kratera Lago, Oregono
Kolumbia nucifrago ĉe Sulfurmonto, Nacia Parko Banff, Alberto

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ili povas esti vidataj en okcidenta Nordameriko el Brita Kolumbio (de kie venas la nomo) kaj okcidenta Alberto norde al Malsupra Kalifornio kaj okcidenta Nov-Meksiko sude. Estas ankaŭ izolita populacio en la pinto de Cerro Potosí, altaĵo de 3 700 m, en Novleono, nordorienta Meksiko. Ĝi troviĝas ĉefe en montoj je altitudoj de 900 al 3 900 m en pinarbaroj. For de la reprodukta sezono ĝi povas vagadi amplekse al pli malaltaj altitudoj kaj ankaŭ orienten tiom malproksimen kiom ĝis Ilinojo (kaj eksterordinare Pensilvanio), ĉefe post malpliiĝo de pinsemoj en siaj normalaj areoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa manĝoresurso de tiu specio estas semoj de Pinoj (Pinus sp.), ĉefe la du specioj de malvarmaj klimatoj (alta altitudo) de Vejmuta pino (Pinus subgenro Strobus) kun grandaj semoj: P. albicaulis kaj P. flexilis, sed ankaŭ uzante aliajn altaltitudajn speciojn kiel la P. balfouriana, P. longaeva kaj P. monticola. Dum migrado al pli malaltaj altitudoj, ili povas manĝi ankaŭ la semojn de pinsempinoj. La izolita populacio de Cerro Potosí estas ege asocia kun la loka endemismo de Potosia pino Pinus culminicola.

Malmankaj pinsemoj estas stokitaj, kutime engrunde por posta konsumado, en multnombraj kaŝejoj po 5-10 semojn ĉe ampleksa areo de ĝis 20 × 20 km. Tiuj birdoj kutime stokas pli da sia fakta bezono (ĝis 33,000 semojn ĉiubirde!) kiel asekuro kontraŭ semorabo fare de aliaj animaloj (sciuroj ktp.); tiu malmanka semaro povas ĝermi kaj kreskiĝi kiel novaj arboj kaj tiele la birdo pluvivigas sian propran habitaton. Rilate kun tiu stokokutimo estas la rimarkinda longdaŭra spacomemoro de la specio; ili kapablas lokigi kaŝejojn de semoj ege akurate, eĉ post ses monatoj kaj eĉ sub 1 m de neĝo.

La dieto inkludas ankaŭ ampleksan gamon de insektoj, beroj kaj aliaj fruktoj, etaj mamuloj kaj eventuale kadavraĵojn. Ili manĝas ankaŭ ovojn kaj birdidojn krom Ternuksoj kaj grasaĵoj kio estas preferata manĝo. Erojn oni prenas el surgrunde kaj el arboj, kie Nuksrompuloj estas tre lertaj inter branĉoj. Tiuj birdoj kapablas elpreni manĝerojn per fortotenado de pinfruktoj fare de la piedoj tiele ke la semoj estas malfermitaj per siaj fortaj bekoj. Ili ankaŭ uzas bastonetojn por lokigi grandajn larvojn de skaraboj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Nestumado kutime okazas en pinoj aŭ aliaj tipoj de konifero. La nestareoj ofte ne estas ĉe la sunaj flankoj de arboj. Nestumado ĉiam okazas tre frue en la sezono. Protekto kontraŭ vento ŝajne estas pli valora ol loko ĉe suno. La ino demetas plej ofte tri ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 16-18 tagoj, post kiuj la idoj estas zorgataj dum 22 tagoj post kio okazas elnestiĝo. Tamen la idoj ankoraŭ sekvos la gepatrojn dum kelkaj monatoj por lerni la komplikan kutimaron por semostokado.

La voĉo de tiu birdo estas ege varia kaj produktas multajn diferencajn sonojn. Tamen la plej ofta estas komune priskribita kiel ĥaaa-ĥaaa-ĥaaakxraa-kxraa-kxraa, kutime laŭ serioj de tri.

La dua nomo de tiu birdo nome Klarka nucifrago devenas el fama esploristo William Clark.

Esteraj bildoligoj[redakti | redakti fonton]

Filmoligoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj