Kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro
Plia nomo Unua steligo de dudek-dekduedro
Bildo
Speco Steligo de dudek-dekduedro kaj duala pluredra kombinaĵo
Indeksoj W47
Verticoj 32
Lateroj 60
Edroj 20 trianguloj
12 kvinlateroj
Komponantoj 1 dudekedro
1 dekduedro
Kerno Dudek-dekduedro
Konveksa koverto Romba tridekedro
Geometria simetria grupo Dudekedra simetrio Ih
vdr

En geometrio, kombinaĵo de dekduedro kaj dudekedro estas figuro kiu povas esti konsiderata kiel pluredra steligopluredra kombinaĵo.

Ĝi havas dudekedran simetrion Ih kaj ĝi havas la saman situon de verticoj kiel romba tridekedro.

Kiel kombinaĵo[redakti | redakti fonton]

La figuro estas pluredra kombinaĵo de dudekedro kaj dekduedro. Ĝi estas unu el kvar kombinaĵoj konstruitaj el regula pluredro kaj ĝia duala.

Kiel steligo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu figuro estas pluredro, la unua steligo de la dudek-dekduedro, kaj ĝi estas donita en listo de pluredroj de Wenninger kun indekso 47.

Steligaj facetoj por la konstruado estas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Wenninger, Magnus. (1974) Polyhedron Models - Pluredraj modeloj. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-09859-5.