Konstantin Efetov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Efetov
Konstantin Efetov (2015)
Konstantin Efetov (2015)
Persona informo
Naskonomo Константин Александрович Ефетов
Naskiĝo la  18-an de julio 1958(nun 1958-07-18) (65‑jara)
en Simferopolo
Lingvoj ukraina vd
Loĝloko Simferopolo
Ŝtataneco  Ukrainio
Alma mater Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" vd
Profesio
Okupo kemiistobiologo • biokemiisto • entomologo • universitata instruisto vd
Laborkampo biologio, bioĥemio
Doktoreca konsilisto Q4463477 vd
Fama pro lanĉo de unuklona sistematiko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantin Aleksandroviĉ Efetov (ruse Константин Александрович Ефетов, la familinomo transliterumeblas ankaŭ kiel Jefetov, nask. la 18-an de julio 1958) estas ukrainia sciencisto (biologo kaj bioĥemiisto) kaj verkisto, merita aganto de scienco kaj tekniko de Ukrainio, profesoro, estro de la departamento pri biokemio kaj de la bioteĥnologia laboratorio de la Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij".

Biografio[redakti | redakti fonton]

K. Efetov naskiĝis en Simferopolo la 18-an de julio 1958. Post fino de la mezlernejo li eniris la Krimean medicinan instituton, kiun li finis kun eminentaj sukcesoj en 1981. Post fino de la sciencaj studoj en la jaro 1986 li sukcese defendis la kandidatan disertacion pri la temo "Stabileco de konformacio de imunoglobulinoj G en normaj kondiĉoj kaj okaze de kronika limfoleŭkozo" (la scienca gvidanto de tiu ĉi disertaĵo estis membro-korespondanto de Akademio de Sciencoj de USSR prof. G. V. Troickij).

En la jaro 1986 K. Efetov kunfondis la hibridoman laboratorion en KŜMU. Ekde la jaro 1986 li laboris kiel scienca esploristo en la universitataj laboratorioj; ekde la jaro 1992 li estras la bioteĥnologian laboratorion. En la jaro 1994 li defendis la doktoran disertacion pri la temo "Esplorado de imunoglobulinoj en la normaj kaj patologiaj kondiĉoj helpe de unuklonaj antikorpoj kaj spektraj metodoj", en kiu li uzis la peptidojn de insektoj por esplori la proteinojn de la homo. Ekde la jaro 1995 li estas profesoro, ekde 1999 - estro de la departamento pri bioĥemio de la Krimea Ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij".

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj sciencaj interesoj de K. Efetov fokusiĝas al molekula imunologio, evolucia biologio kaj biosistematiko. Helpe de la spektraj stud-metodoj li pruvis, ke la konformacio de la homaj imunoglobulinoj ŝanĝiĝas okaze de malignaj tumoroj. Li estis la unua, kiu proponis uzi proteinojn kaj peptidojn de insektoj kiel molekulojn-sondilojn por esplori la homajn proteinojn en normaj kaj patologiaj kondiĉoj. Li lanĉis novan sciencan koncepton - unuklonan imunosistematikon, kiu ebligas pritaksi la evoluciajn interrilatojn inter la biologiaj specioj surbaze de studado de iliaj proteinoj helpe de unuklonaj antikorpoj.

K. Efetov malkovris kaj priskribis 4 novajn genrojn, 10 subgenrojn kaj 25 biologiajn speciojn[1], kiuj vivas en 15 landoj de la mondo. La rezultoj de liaj esploroj estis multfoje prezentitaj en internaciaj kongresoj kaj simpozioj, aranĝataj en diversaj landoj de Eŭropo. En la jaro 2004 en la Krimea ŝtata medicina universitato li organizis kaj okazigis internacian simpozion "Biologio, filogenio, molekula biologio kaj genetiko de Zygaenidae".

K. Efetov estas aŭtoro de pli ol 300 sciencaj verkoj, inkluzive de pli ol 20 monografioj kaj 12 patentitaj inventoj. Liaj sciencaj verkoj estis 490-foje cititaj en 180 publikigaĵoj de la sciencistoj el 21 landoj en 9 lingvoj. Sub lia gvido estis defenditaj 1 doktora kaj 2 kandidataj disertacioj; nuntempe (2009) sub lia gvido estas farataj 1 doktora kaj 5 kandidataj disertacioj.

Premioj kaj titoloj[redakti | redakti fonton]

K. Jefetov estas akademiano de la Krimea akademio de sciencoj (ekde 2002), merita aganto de scienco kaj teĥniko de Ukrainio (ekde 2004), prezidanto de la Krimea bioĥemia societo (ekde 2006), membro de la centra konsilio de la Ukrainia bioĥemia societo[2] (ekde 2006), vic-prezidanto de la Malgranda akademio de sciencoj de Krimeo[3] (ekde 1997), membro de la Konsilio de la Eŭropa lepidopterologia societo[4] (ekde 2005), membro de la Unuiĝo de la rusaj, ukrainaj kaj belorusaj verkistoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Pro siaj atingoj en la tereno de biologio kaj medicino K. Efetov estis premiita per 4 oraj medaloj: "Mil grandaj sciencistoj" (Britio, 2002), "Elstaraj eŭropanoj de la 21a jarcento" (Britio, 2003), "Internacia sciencisto de la jaro" (Britio, 2003) kaj "Honor-medalo" (Usono, 2004). Li estas menciata en la biografiaj referenc-libroj "Kiu estas kio en la moderna mondo" (Usono) kaj "Elstaraj eŭropanoj de la 21a jarcento" (Britio). Omaĝe al K. Jefetov sciencistoj el Aŭstrio, Francio, Ukrainio kaj Rusio nomis 3 biologiajn speciojn (Etroga efetovi Richter, 1994; Zygaenoprocris efetovi Mollet et Tarmann, 2007; Chrysartona efetovi Parshkova, 2007) kaj unu subgenron de vivaj organismoj (Efetovia Mollet, 2001)[1].

K. Efetov estas ankaŭ distingita per la Ŝtata premio de Krimeo (1996), Premio de la ministraro de Krimeo (2000), Premio de ARK (2008); li havas ankaŭ kelkajn honorajn diplomojn de diversaj ukrainiaj organizaĵoj. K. Efetov estas membro de redakciaj konsilioj de kelkaj sciencaj revuoj, i.a. "Taŭrida medicin-biologia revuo" (Krimeo) kaj "Entomologist’s Gazette" (Britio).

Interese[redakti | redakti fonton]

Lastatempe (en 2006-2008) K. Efetov publikigis kelkajn librojn kaj artikolojn, dediĉitajn al liaj neordinaraj hipotezoj, kiuj troviĝas ĉe la intertuŝ-punkto de medicino, arto kaj historio. Interalie, la aŭtoro opinias, ke sur la freskoj de Mikelanĝelo en la Siksta kapelo troviĝas kelkaj "kaŝitaj" bildoj, kiuj, se trovitaj, radike ŝanĝas la komprenon de la spektanto pri tio, kion vere volis diri la artisto per siaj freskoj. La alia hipotezo estas dediĉita al la interpreto de la biblia mito pri la kreo de virino el la ripo de Adamo: la aŭtoro ĉi tie trovas paralelojn inter la detaloj de tiu mito kaj la bioĥemia meĥanismo de sintezo de la inaj seksaj hormonoj. Tiuj hipotezoj estis vaste diskutataj en la ruslingva interreto kaj estis eĉ uzitaj por la demandoj de la monda ĉampionado de la intelekta ludo Kio? Kie? Kiam?.

K. Efetov aŭtoras 3 poeziajn librojn «Flugil-svingo» (ruse Взмах крылье, 2006), «Nigra-blanka kvadrato» (ruse Чёрно-белый квадрат, 2009) kaj «La vivo de „vespertoj“» . Krome, li aŭtoris la flagon, la tekston de la himno de KŜMU kaj kunaŭtoris ties blazonon.

K. Efetov kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la artikoloj de K. Efetov estis aperigitaj ankaŭ en Esperanto (en la revuo «Kontakto», ĉiuj tradukitaj de P. Moĵajev). En la numero 2008:6 aperis la artikolo, dediĉita al la enigmoj en la kreado de MikelanĝeloLa ŝoka mistero de la Siksta kapelo»[5]), en la numero 2009:6 - la artikolo «Malnovtestamenta sekreto de la Adama ripo» kaj en la numero 2010:2 - la artikolo «La solvo de la mistero de la nekuracebla malsano aŭ la historio de unu granda malkovro» (dediĉita al la historio de la malkovro de insulino).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La listo de novaj taksonoj deZygaenidae, priskribitaj de Efetov, kaj la listo de la taksonoj, nomitaj omaĝe al K. Efetov (de la paĝaro "Galerio de lepidopterologoj de Rusio kaj najbaraj landoj", negranda zip-pakaĵo)
  2. Ukrainia bioĥemia societo (en la ukraina lingvo)
  3. "Onta elito de Krimeo" Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine (artikolo pri la Malgranda akademio, la ĵurnalo "Krimeaj novaĵoj" №25 (3255), 10a de februaro 2005; en la rusa lingvo)
  4. Konsilio de la Eŭropa lepidopterologia societo Arkivigite je 2008-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (en la angla lingvo)
  5. K. A. Efetov (2008). “La ŝoka mistero de la Siksta kapelo”, Kontakto (228 (2008:6)), p. 4–12.