László Berzenczey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Berzenczey
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1820 (1820-06-26)
en Kluĵo
Morto 14-an de novembro 1884 (1884-11-14) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Baczkamadarasi Kis Gergely High School, Odorheiu Secuiesc
Okupo
Okupo politikisto
vdr

BERZENCZEY László [pr. berzencei] hungara reformpolitikisto, liberecbatalisto, vojaĝisto naskiĝinta en Koloĵvaro 26-an de junio 1820 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-an de novembro 1884.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Berzenczey en 1847 iĝis sendito en parlamento de Marosszék. Dum la hungara revolucio de 1848 li organiziis memvolan ĉevaltaĉmenton en Sikullando, poste en aprilo 1849 li estis civila ĉefkomisaro en Transilvanujo. Post la falo de liberecbatalo li fuĝis kaj sekvis na Kossuth en Usonon. Li faris longan vojaĝon (Kalifornio, Ĉinio, Singapuro, Orient-Barato, Egiptio, Konstantinopolo, Britujo). En kontraŭturka milito de Krimeo en 1854 li luktis ĉe la flanko de turkoj. En 1862 li prezentiĝis ĉe la aŭstriaj aŭtoritatoj. Oni internigis lin en Klagenfurton. En 1867 li liberiĝis kaj revenis en Hungarujon kaj en 1869 oni elektis lin denove deputito. En 1873 li ekiris en Azion por trovi la pralandon kaj parencojn de hungaroj. Lia esploro estis sensukcesa. Li cerbmalsaniĝis.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Rovás. Emlékiratok (Kolozsvár, 1873).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon