La Marŝo de la Volontuloj
义勇军进行曲 | ||
---|---|---|
Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ | ||
La Marŝo de la Volontuloj | ||
nacia himno | ||
lando | Ĉinio | |
kantoteksto | Tian Han (田汉), 1935 | |
muziko | Nie Er (聶耳), 1935 | |
ekde | 1949 | |
muzika ekzemplo | ||
"La Marŝo de la Volontuloj"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La Marŝo de la Volontuloj estas la himno de Ĉina Popola Respubliko, en la ĉina lingvo: 义勇军进行曲,. Ĝi estas verkita de s-ro Tian Han (田汉) je vortoj, kaj de Nie Er (聂耳) je muziko en la jaro 1935 por la filmo Heroaj geidoj. La teksto estis esperantigita de Vadanto (LU Jixin) kaj polurita de Celumio. La kanto estis populara dum la epoko de la milito kontraŭ Japanio kaj iam rolis kiel armea kanto. Ĝi estis ludita je la okazo de UN-a fondiĝo de 1945 por Ĉinio. Kiam Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en 1949, la unuafoja konferenco de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco decidis, ke la Marŝo de la Volontuloj funkciu kiel la nacia himno ĝis iam poste oni oficiale decidu pri definitiva nacia himno. Poste, en 1978, la muzikaĵo finfine estis tutoficiale prenita kiel la nacia himno. En 2004, ĝi oficiale estis skribita en la Konstitucio de Ĉina Popola Respubliko.
Teksto de La Marŝo de la Volontuloj
Originalo | Esperanta traduko |
---|---|
起 来! 不 愿 作 奴 隶 的 人 们! 把 我 们的 血 肉 筑 成 我 们 新 的 长 城!
|
Le- viĝ'! po- pol' ne vo- lan-ta skla- vi ! Per ni-aj kor-poj ni fondu la novan Grand-mu-ron! |
Pinjino | |
Qǐlai! Bùyuàn zuò núlì de rénmen! Bǎ wǒmen de xuèròu, zhúchéng wǒmen xīn de chángchéng! |
Eksteraj ligiloj
greke http://zh.wikipedia.org/wiki/义勇军进行曲 greke http://www.elerno.cn/tradukado/tra024.htm greke http://en.wikipedia.org/wiki/March_of_the_Volunteers
|