La lada tambureto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La lada tambureto
Origine Die Blechtrommel
La lada tambureto
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Günter Grass
Lingvoj
Origina lingvo germana
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1959
Lando Germanio
Trajtoj
ISBN mankas
Ĝenro romano
Loko de rakonto GdańskDuseldorfo • Bysewo • Polish Post Office in the Free City of Danzig • Wrzeszcz • Labesweg • Śródmieście • Forest Opera • Oliwa • Collegiate church of Gdańsk Wrzeszcz • Brzeźno • Main City • Zaspa Cemetery in Gdańsk • MetzParizo • Cabourg • Löwenburg • Jülicher Straße • Stockum • Altstadt (Düsseldorf) • Gerresheim
Serio Oriento-Okcidento
Tradukado
Tradukinto Tomasz Chmielik
Eldonjaro de tradukita versio 2000
Urbo de tradukita versio Bielsko-Biała
Eldoninto de tradukita versio Kleks
Paĝoj de tradukita versio 533
ISBN de tradukita versio 8371940793
vdr

"La lada tambureto" (germanlingve "Die Blechtrommel") estas romano de la germana verkisto Günter Grass. Ĝi aperis en 1959 kiel parto de lia trilogio "Danziger Trilogie" (Danciga Trilogio) kaj apartenas al la plej signifaj romanoj de la germana literaturo post la Dua Mondmilito.

En 1979 la verko estis filmigita de Volker Schlöndorff kun la aktoroj Mario Adorf, Charles Aznavour, David Bennent, Heinz Bennent, Daniel Olbrychski, Katharina Thalbach, Angela Winkler kaj aliaj. La filmo ricevis Oskar-premion kiel plej bona ne-anglalingva filmo kaj la Oran palmon de Cannes.

En la romano aperas pola onklo de Günter Grass kiu estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. En tiu romano tamen la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivas nun en Malborko, li estas pensiulo, sed li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis nun li estas ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadiusz en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto". En la filmo de Volker Schlöndorff la onklon Jan Bronski (Bernard Binnebesel) ludas pola aktoro Daniel Olbrychski.

En Esperanto

La romano estis tradukita en Esperanton de Tomasz Chmielik kaj aperis en la Serio Oriento-Okcidento (n-ro 33), Bielsko-Biała: Kelks, 2000. — ISBN 8371940793

Eksteraj ligiloj