Ladislav Hejdánek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Profesoro doktoro Ladislav Hejdánek, dr. h. c. (honora doktoro) (* naskiĝis la10-an de majo 1927 en Prago), estas ĉeĥa filozofo, kritika disĉiplo de Emanuel Rádl, Josef Lukl Hromádka kaj Jan Patočka, unu el publikparolantoj de Ĉarto 77 kaj emerita profesoro de Evangelia Teolofia Fakultato de Universitato de Karolo en Prago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hejdánek post la 2-a mondmilito aktive partoprenis en agado de mezlerneja kaj altlerneja YMCA (kristana grupiĝo de junularo) kaj estis la lasta prezidanto de la prago grupiĝo de YMCA en 1949, kiam ĝi estis malfondita. En februaro 1948 li apartenis al ĉ. 200 altlernejaj studentoj, kiuj iris al Praga kastelo peti la prezidenton Edvard Beneš por ne akcepti demision de nekomunismaj ministroj. En 1946 li komencis studi matematikon, poste li transiris al filozofio kaj sociologio. En 1952 li finstudis filozofion en Filozofia Fakultato en Universitato de Karolo kun disertacia laboraĵo Koncepto de la vero kaj kelkaj ĝiaj ontologiaj premisoj. Liaj instruistoj pri filozofio estis Jan Blahoslav Kozák kaj Jan Patočka. Ne plu vivanta, sed la plej influa instruisto por li fariĝis Emanuel Rádl, kies verkon Konsolo pro filozofio dum la milito li komplete tajpis sur skribmaŝino.

En 1953 li edziĝis kun Heda Kofránková kaj ili edukis kune kvar filinojn. Fine de la kvindekaj jaroj li estis kunfondinto de reforma evangelia movado Nova orientiĝo, kiu celis civitanan interpreton de la evangelio al tiamaj sociaj, ekleziaj kaj politikaj cirkonstancoj, kio maltrankviligis kaj ŝtatan sekretan policon. kaj tiaman eklezian estraron. Li estis redaktoro de la kulturteoria gazeto Vizaĝo (en la redakta teamo tiam estis ankaŭ Václav Havel).

Laboron laŭ sia kleriĝo li akiris nur en 1968, kiam laŭ rekomendo de Jan Patočka li estis akceptita al Filozofia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de la Sciencoj. En 1968-1969 li partoprenis en tradukado, verkado de enkondukoj kaj sekvaj recenzoj al eldono de verkoj de pluraj filozofoj kaj teologoj Karl Jaspers, Emanuel Rádl, Alfred North Whitehead, Pierre Teilhard de Chardin kaj aliaj. Ekde aprilo 1971 li estis maldungita el la Filozofia Instituto, en novembro de la sama jaro li estis arestita pro onidira kontraŭstata agado dum flugfolia balotaranĝo, kiu atentigis pri balotaj rajtoj de civitanoj – ekz. ne partopreni bvalotojn aŭ forstreki proponitajn kandidatojn. Post duonjaro li estis liberigita kaj post du juĝprocezoj li estis kondamnita al senkondiĉa malliberigo por 9 monatoj.

Li laboris kiel nokta gardisto, hejtisto kaj stokejlaboristo, krom tio li gvidis hejmajn seminariojn por studentoj de Evangelia Teologia Fakultato. Li grave subtenis proklamon de Ĉarto 77 per rekomendo, ke oni jure apogu sin je internaciaj kontraktoj pri homaj kaj civitanaj rajtoj. En 1977–1980 li estis dufoje publikparolanto de Ĉarto 77, kiam li sekvis pozicion de la ĵus forpasinta Jan Patočka, poste kune kun Jiří Hájek) li anstataŭis mallibiregitajn publikparolantojn Václav Benda kaj Jiří Dienstbier. Dum preskaŭ kvar jaroj li verkis Leterojn al amiko, per kiuj li reagis al aktuala politika situacio, okupiĝis pri stato de la socio kaj de la sciencoj, klarigis starpunktojn de Ĉarto 77, enpensiĝis pri ĉeĥa filozofia tradicio, kristanismo, reforma kaj dogma marksismo kaj kuraĝigis al civitana iniciato, kuraĝo kaj respondeco.

En la jaro 1980 li komencis publike konatajn lundajn loĝejsemkinariojn por interesiĝaatoj pri filozofio, kiel alveturadis ankaŭ elstaraj eksterlandaj gastoj, precipe el Francio kaj Nederlando, sed ankaŭ el Usono, Germanio, Belgio, Britilio kaj aliaj landoj, ekz. filozofoj Paul Ricoeur, Jacques Derrida, [Richard Rorty]] k.a. En 1985 li fondis filozofian gazeton "Reflexe" kaj ĝis nun li partoprenas en filozofia profilo de la eldonejo OIKOYMENH. En 1987–89 li publikigadis artikolojn en samizdata "Lidové noviny" (Popola ĵurnalo), kie li samtempe agis kiel membro de redakta konsilantaro. En 1990 li fariĝis prezidanto de la renovigita organizo "Jednota filozofická" (Unuiĝo FIlozofia). Samjare li fariĝis docento pri filozofio en Evangelia Teologia Fakultato, akceptita al Universitato de Karolo. En 1992 li estis nomumita profesoro pri filozofio en Filozofia Fakultato de la sama universitato. En la universitato li instruis ĝis la dua duono de la 1990-aj jaroj, nuntempe li vivas en Písek.

Diplomate li rifuzis peton de la prezidento Václav Havel fariĝi vicprezidanto de la ĉeĥoslovaka registaro de Čalfa en 1990, li preferis filozofion. Listo de liaj publikaĵoj el la jaroj 1943–2009 havas 15 dense skribitajn paĝojn, ĉ. 400 artikolojn kaj studojn. En 1984 li ricevis premion de Jan Palach, en 1987 li fariĝis honora doktoro en la Universitato de Amsterdam, en 1992 li ricevis francan ordenon Kavaliro de arto kaj literaturo kaj en 1995 li akiris ordenon de de la 3-a grado. En 2010 li estiĝis honora doktoro de la Universitato de Jan Evangelista Purkyně en Ústí nad Labem.

Filozofia pensado[redakti | redakti fonton]

La filozofion de Hejdánek ne eblas aligi al iu oficiala filozofia torento. Li pli proksimas al la kontinenta pensmaniero ol al la analiza. Eĉ se en lia pensado estas rimarkeblaj pensprocedoj de fenomenologio, filozofio de la ekzisto, hermeneŭtiko, procesa realismo kaj marksismo, li estas unu el malmultaj nuntempaj ĉeĥa filozofoj, kiuj kuraĝas pricerbumi kaj formuli propran sisteman filozofion (se ne kiel la sola entute). Filozofie li koncentriĝas precipe pri la demando pri vero kaj kredo, kiujn li esploras filozofie, ne teologie. La demandon pri la vero li temigas precipe laŭ la vidpunkto ontologia (kosmologia), ne nur en filozofio kaj teologio, sed ankaŭ en sferoj de arto, scienco, historio kaj politiko. Li eliras el la ĉeĥa filozofia kaj teologia tradicio, en kiu problemo de la vero havas ŝlosilan pozicion. Apud pensuloj, kiuj lin inspiris ne nur per sia pensado, sed ankaŭ per siaj starpunktoj rilato la vivon ka la socion, li realigas tutvivan dialogon kun sia instruisto Jan Patočka. Krom ĉeĥaj pensuloj li estis inspirita per filozofoj eŭropaj: Husserl en la temo de intenceco, Heidegger en koncepto de tempeco, historieco kaj vero, Whitehead en procesa kompreno de okazaĵoj kaj Jaspers en ekzistadisme konceptitaj filozofiko kaj kredo.