Lajos Barta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Barta
Persona informo
Naskonomo Krausz Lajos
Naskiĝo 20-an de oktobro 1878 (1878-10-20)
en Kistapolca
Morto 18-an de oktobro 1964 (1964-10-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos BARTA [lajoŝ], hungare Barta Lajos estis hungara verkisto, dramisto, ĵurnalisto kaj profesoro.

Lajos Barta naskiĝis la 20-an de oktobro 1878 en Kistapolca, li mortis la 18-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Barta studis juron en Pécs, tamen poste li iĝis ĵurnalisto. En 1919 li apogis la Hungaran Sovetrespublikon, tial li estis kondamnita, poste li migris laŭvice al Berlino, Londono, Vieno kaj Bratislavo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj apogis la komunistojn, krome li instruis en altlernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1956.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj dramoj, ekzemple Szerelem (Amo) 1914; Forradalom (Revolucio) 1919
  • noveloj, ekzemple Elbeszélések 1901; Öten a hóban (Kvinope en la neĝo) selektitaj noveloj 1960, 1978
  • romanoj, ekzemple Múlt (Paseo) 1920

Fontoj[redakti | redakti fonton]