Lajos Csabai Ékes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Csabai Ékes
Persona informo
Naskonomo Engel Lajos
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1896 (1896-08-02)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Lajos Csabai Ékes [lajoŝ ĉabai Ekeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai Ékes Lajos estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Engel ĝis 1914.

Pentraĵo de Lajos Csabai Ékes: Római lány

Lajos Engel [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto, li malaperis en 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Engel devenis el juda familio. Li studis unue en Industriarta Altlernejo de Imre Simay kaj Ferenc Helbing, poste en Hungara Belarta Altlernejo de István Réti, fine en privata lernejo de Károly Kernstok. Li batalis dum la 1-a mondmilito, kie li vundiĝis. En 1919 li fondis pentristan-grafikistan lernejon, en 1922 li studvojaĝis al Italio, post 2 jaroj al Germanio. Komence li pentradis, poste li faris grafikajn laborojn (afiŝoj, ilustraĵoj). Dum la 2-a mondmilito li plurfoje estis trudlaboristo. Li edziĝis en 1922 kaj 1932, intertempe en 1929 li eksedziĝis.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Táj gyárral
  • Akt bordó drapéria előtt
  • Parkrészlet
  • Tájkép fákkal
  • Reggel
  • Napsütötte táj
  • Önarckép (1942)

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Asztalnál (ksilografiaĵo)
  • Art deco jelenet
  • Art deco hölgyek padon (ksilografiaĵo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]