Lakitelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lakitelek
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6065
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 867  (2023) [+]
Loĝdenso 89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 53′ N, 19° 59′ O (mapo)46.88333333333319.983333333333Koordinatoj: 46° 53′ N, 19° 59′ O (mapo) [+]
Areo 54,66 km² (5 466 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Lakitelek (Hungario)
Lakitelek (Hungario)
DEC
Lakitelek
Lakitelek
Situo de Lakitelek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lakitelek [+]
vdr

Lakitelek estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj banloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét. Telek signifas parcelo.

Aerfoto pri banloko Tőserdő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lakitelek situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso kune kun ponto al Tiszaug, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Békéscsaba, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Szolnok, fine iam estis fervojo tra la Tiso al Kunszentmárton. Budapeŝto troviĝas 120 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, bronzepoko, ferepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj, sarmatoj kaj avaroj vivis tie. Abatejo fondiĝis en 1075. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. Depost la 19-a jarcento pro la kanaligado la Tiso fluas iomete for de la grandvilaĝo, sed restis iama riverbranĉo, kiun la publiko nomas morta Tiso. En 1897 fervojo ekfunkciis el Kecskemét (jam malkonstruita), poste konstruiĝis la ceteraj fervojaj linioj. Preĝejoj katolika en 1927, kalvinana en 1929 konstruiĝis. Memstara vilaĝo formiĝis el farmoj en 1950. Dum la socialismo kolĥozo pri Sparko (=periodaĵo de Lenino) funkciis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.

Ĉirkaŭaĵo de morta Tiso havanta la nomon Tőserdő estas Nacia parko, ene troviĝas termala banejo.

Lulilo de demokratio[redakti | redakti fonton]

En 1987 en granda korto de instruisto pri hungara lingvo Aleksandro Lezsák faris grandan tendon, kien li invitis 150 da demokratoj. Ili fondis kvazaŭpartion MDF (=Madjara Demokrata Forumo), en 1990 ili venkis la parlamentan balotadon. Apud la grandvilaĝo ili konstruis popolan edukejon.

Mineralakvoj[redakti | redakti fonton]

Oni profitas la mineralakvojn nomataj Aqua-Perla, Mineralis 305 kaj Kun-aqua