Landshut
Landshut | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kastelo Trausnitz super Landshut
| |||||
urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Germanio | ||||
Provinco | Bavario | ||||
Distriktaro | Malsupra Bavario | ||||
Distrikto | (eksterdistrikta) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 84001 – 84036 | ||||
Aŭtokodo | LA | ||||
Telefonkodo | +49-871 | ||||
Retpaĝaro | www.landshut.de | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Hans Rampf (ĉefurbestro) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62,629 (2 007−12−31) | ||||
Loĝdenso | 952 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | Koordinatoj: 48°31′N 12°9′O / 48.517°N, 12.15°O (mapo) | ||||
Alto | 385 – 505 m | ||||
Areo | 65,79 km² | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Landshut [+] | |||||
Landshut [lAnchut] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi troviĝas en la distriktaro Malsupra Bavario kaj ties ĉefurbo, same ĉefurbo de la distrikto Landshut, al kiu tamen la urbo Landshut ne apartenas.
La urba blazono montras tri kaskojn (helmojn), tial oni nomas la urbon ankaŭ "la trihelma".
Historio
La urbo Landshut kaj ĝia kastelo Trausnitz [trAŭsnic] estis fonditaj en 1204 de duko Ludoviko el Kelheim. Ek de 1231 ĝi estis rezidejo de la Vitelsbaĥoj; de 1255 ĝi krome estis rezidejo de la dukoj de Bavario.
En 1475 duko Georgo la Riĉa edziĝis kun la pola reĝidino Jadwyga (Hedvigo) kaj aranĝis pompegan feston, je kies memoro regule okazas festivalo, la Princa Geedziĝo de Landshut, unuafoje en 1903, komence ĉiujare, nun ĉiukvarjare.
Tiutempe (fino de la 14-a jarcento) Landshut estis inter la plej gravaj urboj de Bavario. Kiam Georgo la Riĉa mortis, la oro en lia heredaĵo plenigis 70 kvarĉevalajn ĉarojn. Sed la tempo de la "riĉaj dukoj" finiĝis en 1503, kiam la vitelsbaĥoj de Landshut restis sen vira heredanto. La provoj de duko Georgo, devii de la laŭkontrakta sukcedo kaj senheredigi la vitelsbaĥojn de Munkeno, kaŭzis la Sukcedan Militon de Landshut, post kies fino Munkena Bavario transprenis Landshut-an Bavarion. Post tio la signifo de Landshut malkreskis.
De 1800 ĝis 1826 en Landshut estis la tiam sola universitato en Bavario, kiu antaŭe estis en Ingolstadt kaj poste transiris al Munkeno.
Partneraj urboj
Landshut havas ĝemelajn rilatojn kun jenaj urboj:
- Elgin (Skotlando), de 1956
- Compiègne (Francio), de 1962
- Ried im Innkreis (Aŭstrio), de 1974
- Schio (Italio), de 1981
- Sibiu-Hermannstadt (Rumanio), de 2002
Famuloj
- en Landshut mortis iama hungara reĝo Otto la 3-a (Bavario)
Konstruaĵoj
Ĉar en la regiono ĉirkaŭ Landshut malabundas rokoj, multaj konstruaĵoj estas el brikoj. Eĉ la pavimo foje estas brika kaj pro tio rapide eluziĝas.
- La kirko de S-ta Marteno en la urbocentro estas la monde plej alta brika konstruaĵo.
- Kastelo Trausnitz super la urbo estas atingebla interalie per la (brik-ŝtupa) Fürstentreppe (Princa Ŝtuparo). Apud ĝi troviĝas granda parko, Hofgarten (Kortega Ĝardeno).
- La kirkoj de S-ta Jodok kaj de la Sankta Spirito estas gotikaj brikaj konstruaĵoj.
- La burĝaj domoj de la urbocentro montras tipajn fasadojn de la antaŭalpa regiono.
- Ottonianum estas eksa lerneja konstruaĵo el 1839, kun grop-tegmento.
- Okcidente de la urbocentro troviĝas la pordego Landtor. Ĝi portas la trikaskan blazonon, en kiu la kaskoj similas okulojn kaj buŝon, tiel ke aperas vizaĝo.
-
Landtor
-
Princa Ŝtuparo
-
Vido al la urbo