Lara-Isabelle Rentinck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lara-Isabelle Rentinck
Germana aktorino kaj modelino
Germana aktorino kaj modelino
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1986(nun 1986-08-18) (37‑jara)
en Berlino, Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo modelo • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.lara-isabelle-rentinck.com/
vdr

Lara-Isabelle RENTINCK (naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1986(nun 1986-08-18)) estas germana aktorino kaj modelino.

Vivo kaj aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Paralele al la mezlernejo ŝi havis privatajn lecionojn pri aktorado kaj kantado, kaj en aĝo de 15 jaroj praktikumis en la privata teatrejo Komödie Dresden.

Post aktora rolo en la kineja filmo 24berlin ŝi inter februaro 2005 kaj oktobro 2007 videblis en la rolo de juna virino Kim Seidel en la telenovelo Verliebt in Berlin ("enamiĝinta en Berlino") de la privata televida kanalo Sat.1. En 2006 kune kun la german-portugala aktora kolego Manuel Cortez el tiu serio je roloj de la amparo Romeo kaj Julieta partoprenis "ŝekspiran projekton" de aktorado.

Ekde novembro 2007 ŝi kun la kunaktorino Ulrike Mai de la telenovelo en la teatrejo Komödie Dresden ĉefrolas en la teatrajo Ferienheim Bergkristall – Gäste, Gauner und Gespenster (feriejo Monta Kristalo - gastoj, banditoj kaj fantomoj) - la teatraĵo revivigas la memoron pri televida serio pri samnoma feriejo, kiu en la 1980-aj jaroj furoris en la ŝtata televido de GDR. Krome interalie inter la jaroj 2011 kaj 2016 ŝi videblis en la televida serio Küstenwache ("marborda patrolo") de la nacia televida kanalo ZDF. En aŭgusto 2016 ŝi pozis por la revuo Playboy.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 2005–2007: Verliebt in Berlin ("enamiĝinta en Berlino")
  • 2006: Verliebt in Berlin – Das Ja-Wort ("enamiĝinta en Berlino - la nupta jeso")
  • 2008: Die Geschichte Mitteldeutschlands – Glück ohne Ruh' – Goethe und die Liebe ("la historio de centra Germanio - Feliĉo sen trankvilo - Goethe kaj la amo")
  • 2008: Die 25. Stunde – Feuerteufel ("la 25-a horo - fajrodiabloj")
  • 2009: SOKO 5113 – Flüchtige Liebe ("speciala komando 5113 - efemera amo")
  • 2009: Hallo Robbie! – Altlasten ("Saluton Robinjo! - malnovaj pekoj", epizodo de televida serio pri marleonino nomata Robbie)
  • 2009: Der Landarzt – Intrige mit Folgen ("la kampara kuracisto - intrigo kun sekvoj")
  • 2009: Mord ist mein Geschäft, Liebling ("murdo estas mia metio, karulino")
  • 2009: Barbara Wood – Karibisches Geheimnis ("Barbara Wood – kariba sekreto")
  • 2009: Notruf Hafenkante – Falsche Töne ("urĝkaza telefonlinio havenobordo - malĝustaj tonoj")
  • 2009: Killerjagd. Töte mich, wenn du kannst ("ĉaso de murdisto - mortigu min, se vi sukcesos")
  • 2010: Jerry Cotton (kineja firmo pri samnoma romana FBI-agento)
  • 2011: Marienhof (televida serio pri fikcia kvartalo Marienhof de Kolonjo)
  • 2011–2016: Küstenwache ("marborda patrolo")
  • 2012: Der letzte Bulle – Zur Kasse, Schätzchen ("la lasta policisto - pagu, karulino")
  • 2013: Kripo Holstein – Mord und Meer (krimpolico Holstinio - murdo kaj maro")
  • 2015: Die Rosenheim-Cops – In Schönheit sterben ("policistoj de Rosenheim - morti en beleco")
  • 2016: Letzte Spur Berlin - Unantastbar ("lasta spuro en Berlino - netuŝebla")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]