Libro de Naĥum
Naĥum estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: נחום
- en la greka Septuaginto (LXX): ΝΑΟΥΜ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Nahum
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas vortojn de la profeto Naĥum.
Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Naĥ 1,1)
- Dio - forta per graco kaj juĝo (Naĥ 1,2-8)
- La juĝo kontraŭ Nineve (Naĥ 1,9 - 3,19)
Notoj
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|