Libro pri Fikssteloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
كتاب صور الكواكب
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Abd al-Rahman al-Sufi
Lingvoj
Lingvo araba lingvo
Eldonado
Eldondato 964
Ĝenro nefikcio
vdr

La Libro pri Fikssteloj ( arabe: كتاب سور الكواكب  /kitab suŭar al kaŭakib/ ) estas astronomia teksto [1] verkita de Abd al-Rahman al-Sufi ( Azofo ) ĉirkaŭ 964. La libro estis skribita en araba lingvo, kvankam la aŭtoro mem estis persa. Estis klopodo krei sintezon de la plej populara klasika verko de astronomio — la Almagesto de Ptolomeo — kun la indiĝena arab-mezepoka tradicioAnŭa.

La libro estis tute ilustrita kun observaĵoj kaj priskriboj de la steloj, iliaj situoj, iliaj videblaj magnitudoj (brileco) kaj iliaj koloroj. Liaj rezultoj estis montritaj konstelacio po konstelacio. Por ĉiu konstelacio, li provizis per du desegnaĵoj, unu ekde la ekstero de la ĉielosfero, kaj alia ekde la interno.

Li faris la plej malfruajn priskribojn kaj ilustraĵojn de tio kion li nomis "Eta Nubo" kiu estas nuntempe Andromeda Galaksio. Li mencias ĝin kiel troviĝante antaŭ la buŝo de Granda Fiŝo, araba konstelacio. Tiu "nubo" ŝajne estis komune sciata de la esfahanaj astronomoj, tre verŝajne antaŭ 905 AD [2]. La unua registrita mencio de Granda Magelana Nubo ankaŭ originas de Abd Al-Rahman Al-Sufi en lia Libro pri Fikssteloj.[3][4]. Tiuj estis la unuaj galaksioj, aliaj ol la Lakta Vojo kiuj estis observitaj ekde la Tero. La Andromeda galaksio kiun li observis ankaŭ estis la unua vera nebulozo kiu estis registrita, kiel diference de stelamaso [5].

Li verŝajne ankaŭ enkatalogis Omicron Velorum [6] -stelamason kiel "nebulan stelon", kaj kroman "nebulan objekton" en Vulpo, amason nuntempe alterne sciata kiel Stelamaso de Azofo, la Vestarka stelaro, Stelamaso de Brocchi, aŭ Collinder 399[5]. Plie, li mencias la Grandan Magelanan Nubon kiel Al-Bakr, la Blankan Okson, de la sudaj araboj ĉar ĝi estas videbla ekde Suda Arabujo, kvankam ne ekde pli nordaj latitudoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "سور الكواكب" or "Book of the constellations or fixed stars" Library of Congress. World Digital Library.
  2. Kepple, George Robert; Glen W. Sanner. (1998) The Night Sky Observer's Guide, Volume 1. Willmann-Bell, Inc., p. 18. ISBN 0-943396-58-1.
  3. Observatoire de Paris (Abd-al-Rahman Al Sufi). Alirita 2007-04-19.
  4. Observatoire de Paris (LMC). Alirita 2007-04-19.
  5. 5,0 5,1 Kenneth Glyn Jones (1991), Messier's nebulae and star clusters, Cambridge University Press, p. 1, (ISBN 0521370795)  angle
  6. en Velaro (konstelacio)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kunitzsch, Paul : The Arabs and the Stars: Texts and Traditions on the Fixed Stars, and Their Influence in Medieval Europe, (Variorum Reprint, Cs307). angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]